Erika Szűcs [sUĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj kun plena nomo) Szűcs Erika Mária (naskiĝis la 2-an de aprilo 1951 en Budapeŝto [1]) estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, ekonomikisto.

Erika Szűcs
Erika Szűcs en 2012
Erika Szűcs en 2012
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aprilo 1951 (1951-04-02) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistoekonomikisto
vdr

Biografio redakti

Erika Szűcs akiris diplomon en Ekonomika Universitato pri Marx Károly en 1974 (poste plian diplomon en 1981). Ŝi pli frue jam en 1973 aliĝis al Hungara Socialista Laborista Partio. En la sekva jaro ŝi eklaboris en konstrua firmao en Borsod-Abaúj-Zemplén, sed en 1981 ŝi ricevis partiajn taskojn kun postenoj en Miskolc. En 1989 li aliĝis al la nove fondita Hungara Socialista Partio, krome ŝi havis postenojn en lokaj bankoj. En 1994 ŝi estis elektita municipa deputito, en 2002 ŝi estis jam vicurbestro de Miskolc. Ŝi estis parlamenta deputito inter 2004 kaj 2014, en la jaroj 2008 kaj 2009 ŝi estis ministro pri laboro en Dua Kabineto Gyurcsány. Ŝi havas edzon, ŝi naskis 2 gefilojn.

Fontoj redakti