Eringio (Eryngium), ankaŭ nomata nobla kardo, estas kun ĉ. 230 specioj la plej speciriĉa genro el la familio Apiacoj (Apiaceae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eringio Eryngium
Eryngium planum
Eryngium planum
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Apialoj Apiales
Familio: Apiacoj Apiaceae
Subfamilio: Saniculoideae
Genro: Eringio Eryngium
Specio: ĉ. 230
Aliaj Vikimediaj projektoj
[[commons:Category:Eryngium|Komunejo pri Eringio Eryngium ]]
vdr

La plej konata specio en Eǔropo estas Kampa eringio (Eryngium campestre). Ĝi estas uzata kiel afrodiziigaĵo .

Alpa eringio (Eryngium alpinum).

Priskribo redakti

Ĉefe temas pri kardosimila planto kun malmolaj dornaj folioj. Kvankam ili estas ofte unujaraj herbaj plantoj. La kelkaj specioj de eringioj atingas alton de pluraj metroj. La plej oftaj specioj tamen kreskas nur ĝis 50-100 cm.

Kelkaj specioj kreskas malgracie disbranĉiĝe en ronda formo. La plantoj malfiksiĝas komplete post maturiĝo kaj puŝiĝas per la vento kiel ĥameĥia planto. Tiel la semoj disiĝas vaste.

La genro estas tre formvaria. Nur malmultaj ecoj estas komunaj al ĉiu specio de la genro.

La petoloj de la unuopaj floroj estas relative mallongaj kaj formas el simplaj umbeloj kapitulformajn aǔ cilindrajn florarojn. Tiujn ĉirkaǔas involukro el dornaj kaj malmolaj brakteoj. Ĉe multaj specioj la involukro estas blueca filmo. La floroj ofte estas blankecaj aǔ bluecaj. Kelkaj specioj kun florkoloro kiel ametista bluo estas kultivataj kiel ornamplanto.

Disvastiĝo redakti

La genro hejmas ĉie en la mezvarmaj ĝis varmaj regionoj de la mondo. La plej granda multeco de specioj troviĝas en Meksiko, suda Brazilo kaj Argentino.

 
Mara eringio (Eryngium maritimum)

Specioj redakti

En Eǔropa hejmas ĉ. 26 specioj (elekto):

Bildoj redakti

Literaturo redakti

  • Werner Rothmaler (Begr.), Eckehart Jäger, Klaus Werner: Exkursionsflora von Deutschland Gefäßpflanzen: Grundband. 18. Auflage. Spektrum Akademischer Verlag, Heidelberg/Berlin 2002, ISBN 3-8274-1359-1, S. 343f.
  • Arthur Oliver Chater: Eryngium L. In: [BibISBN|052106662X, paĝoj 320–324]
  • She Menglan, Mark F. Watson: Eryngium. In: ISBN 1930723415 Paĝo 14, PDF-Datei, rete.
  • Eugene Nasir: Flora of West Pakistan. 20. Umbelliferae. Stewart Herbarium, Gordon College (u. a.), Rawalpindi 1972, Eryngium rete.