KÁLLAY Ernő [ka:lai] estis rumania hungara kuracisto. Li naskiĝis en Budapeŝto la 4-an de marto 1915.

Ernő Kállay
Persona informo
Naskiĝo 4-an de marto 1915 (1915-03-04)
en Budapeŝto
Morto 19-an de februaro 2001 (2001-02-19) (85-jaraĝa)
en Braŝovo
Lingvoj francarumanahungara
Ŝtataneco Rumanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Reformed College in Cluj-Napoca (en) Traduki (–1934)
Universitato Francisko-Jozefo (–1942) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuracisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Biografio

redakti

Ernő Kállay diplomitiĝis pri medicino en Koloĵvaro (1942) kaj li laboris en genetika instituto (1941-44). Li estis lernejkuracisto kaj instruisto pri franca lingvo en Ocland (1947-48), poste ĝis 1960 kuracisto de pulmoflegejo de Odorheiu Secuiesc. De 1964 li laboris en Braŝovo poste en Fogaraŝo (1978-80). Li pensiuliĝis kiel ĉefkuracisto en Braŝovo (1983). Li organizis la Pulmoflegejon en Rupea (1980-82). Li publikis ankaŭ poemojn kaj socitemajn studaĵojn. Li estis unu el redaktoroj de altlerneja gazeto Március (1943-44)

Libroj

redakti
  • Vércsoportvizsgálatok kalotaszegi községekben (Sanggrupoj en vilaĝoj) (kune kun Lajos Csík, Kv. 1942).
  • Magyar-román vegyesházasságok négy szamosmenti községben (Hungaraj-rumanaj miksaj geedzecoj en kvar vilaĝoj), Hitel (1944).