Malfermi la ĉefan menuon
Busto de Lasaulx sur la tomboŝtono en Munkeno

Ernst von LASAULX (naskiĝinta la 16-an de marto 1805 en Koblenz, mortinta la 10-an de majo 1861 en Munkeno) estis germana klasika filologo. Li metis la fundamentojn pri la modernaj studoj de Majstro Eckhart.

VivoRedakti

Lasaulx studis inter 1824–30 en Bonn kaj Munkeno kaj fariĝis, post longaj studvojaĝoj al Italujo, Greklando kaj en la Proksiman Orienton en 1835 neorda kaj en 1837 orda profeosoro pri filologio en Würzburg.

En 1844 li iĝis profesoro pri filologio kaj estetiko en Munkeno. Estante favoranto de ultramontanismo li maldungitis en februaro 1847. Sed en marto 1849 li denove rajtis profesori. En 1848 li iĝis deputito ĉe la frankfurta Nacia Asembleo, poste ĉe la landa parlamento de Bavario.

Lasaulx estis ferova defendanto de katolikismo. En siaj sciencaj laboraĵoj li sekvis la tiam modan ideon pri postflarado de kristanaj spuroj en la (mensa) vivo de la antikvaj romianoj. Menciindas inter la verkoj de tiu ĉi periodo jenaj:

  • »Studien des klassischen Altertums« (Regensburg 1854)
  • »Der Untergang des Hellenismus und die Einziehung seiner Tempelgüter« (München 1854)
  • »Neuer Versuch einer Philosophie der Geschichte« (Regensburg 1856)
  • »Des Sokrates Leben, Lehre und Tod« (Regensburg 1857)
  • »Die prophetische Kraft der menschlichen Seele in Dichtern und Denkern« (Regensburg 1858)
  • »Philosophie der schönen Künste« (Regensburg 1860)

Lia fratino Amalie (1815-1872), kiu iĝis monakino ĉe la Kongregacio de Sankta Bartolomeo (en Aachen kaj poste en Bonn kiel malsanulejestrino) tre aktivis karitate dum la militoj de 1864, 1866 kaj 1870. Ĉar ŝi ne konsentis la dogmon pri papa neeraripovo (1870) ŝi forpelitis.

FontoRedakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 12. Leipzig 1908, p. 206, kio legeblas tie ĉi interrete.