Ervin Abádi
Ervin Abádi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Abádi Ervin, en Israelo אהרן אבדי (Abdi, Aharon) estis hungardevena juda israela verkisto, ĵurnalisto, grafikisto, ilustristo.
Ervin Abádi | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Abádi Ervin | ||
Naskiĝo | 9-an de aprilo 1918 en Budapeŝto | |
Morto | 3-an de majo 1979 (61-jaraĝa) en Ramat Gan | |
Tombo | Southern Tel-Aviv Cemetery (Darom) (en) ![]() ![]() | |
Lingvoj | hebrea vd | |
Loĝloko | Ramat Gan vd | |
Ŝtataneco | Israelo Hungario ![]() | |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy (–1938) ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto grafikisto ilustristo ![]() | |
Aktiva dum | 1950–1979 vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ervin Abádi [1] naskiĝis la 9-an de aprilo 1918 (laŭ alia fonto la naskiĝtago estas la 19-a) en Budapeŝto, li mortis la 3-an de majo 1979 en Tel-Avivo aŭ Ramat Gan.
Biografio
redaktiErvin Abádi akiris diplomon en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo en 1938. En la sama jaro li havis stipendion en Romo. Hejmenveninta li estis grafikisto, poste trudlaboristo. Li postvivis la holokaŭston en Bergen-Belsen, poste li havis postenon en eldonejo. Li edziĝis, en 1948 filino naskiĝis. En 1950 li migris kun sia malgranda familio al Israelo, kie li same estis grafikisto, ilustristo. Post 3 jaroj jam aperis liaj ĵurnalistaj kontribuoj, noveloj, eĉ romanoj hungare kaj hebree. En 1952 lia filo naskiĝis. Ĝis 1979 li redaktis gazeton. Li ricevis israelajn premiojn en 1955 kaj 1963.
Elektitaj literaturaj verkoj
redakti- Elmondom… My story. 1942–1945 (hungara-angla kun ilustraĵoj, Budapeŝto, 1947)
- Bál után. Korrajz (romano, Tel–Avivo, 1955)
- Solt György története (romano, Tel-Avivo, 1957, Budapeŝto, 1991)
- Hárfa utca (romano, Tel–Avivo, 1961)
- A csodák hat napja (romano, Tel-Avivo, 1972, Budapeŝto, 1991)
Elektitaj libroilustraĵoj
redakti- Szlutzki, J.: Hajsza az Émekben (Budapeŝto, 1948)
- Irén Guzmann: Különös baedeker (Tel–Avivo, 1953)
- Wallace Lewis: Ben Húr (Tel–Avivo, 1960)
- Éva Láng: Ki fogja elbeszélni? (Budapeŝto, 1990)