Grafo Ervin Batthyány [batjAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Batthyány Ervin estis hungara politikisto. Lia nobela antaŭnomo estis németújvári. Lia avo estis Ágoston Trefort.

Ervin Batthyány
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1877 (1877-10-17)
en Bögöte
Morto 9-an de junio 1945 (1945-06-09) (67-jaraĝa)
en Stroud
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikologo
vdr

Ervin Batthyány [1] naskiĝis la 17-an de oktobro 1877 en Bögöte. Li mortis la 9-an de junio 1945 en Britio en Stroud.

Biografio redakti

Ervin Batthyány frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste universitatojn en Londono kaj Cambridge. Dum lernado li konatiĝis pri ideoj de komunismo kaj anarkiismo, verkoj de William Morris, Lev Tolstoj, Petro Kropotkin. Pro tiu politikado familio de Batthyány metis Ervin-on en psikiatriejon en Vieno kaj nur la familio rajtis agi pri la havaĵoj. Post 2 jaroj Ervin liberiĝis helpe de Ervin Szabó, poste li partoprenis en longa diskutoserio. En 1905 li establis senpagan lernejon por malriĉaj kamparanoj en Bögöte, samtempe eldonejon kun gazeto. Post 2 jaroj li translokiĝis al Londono, en 1913 li rezignis pri la hungara ŝtataneco, en la sama jaro li edziĝis. En 1931 li vizitis Hungarion, sed tiutempe li jam ne politikadis.

Elektitaj kontribuoj redakti

Fontoj redakti

Memorigiloj redakti

  • monumento en Bögöte (1994)
  • memortabulo en Bögöte (2006)
  • kulturdomo de Bögöte portas la nomon Ervin Batthyány