Ervin Kováts

hungaria-svisa ĥemiisto

Ervin Kováts [kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kováts Ervin estis hungardevena svisa kemiisto, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (1993).

Ervin Kováts
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1927 (1927-09-29)
en Budapeŝto
Morto 7-an de junio 2012 (2012-06-07) (84-jaraĝa)
en Morges
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kemiisto
vdr

Ervin Kováts [1] naskiĝis la 29-an de septembro 1927 en Budapeŝto. Li mortis la 7-an de junio 2012 en Svislando, en Morges.

Biografio redakti

Ervin Kováts ricevis diplomon en 1949 en sia naskiĝurbo, poste li migris al Svislando, al Zuriko, kie li plulernis inter 1950-1953 kaj denove li ricevis diplomon, eĉ li doktoriĝis. Li eklaboris samloke en la laboratorio. En 1967 li translokiĝis al Lausanne, kie li instruis kaj esploris. Post la pensiuliĝo en 1994 li instruis ankaŭ en Hungario. Li redaktis fakrevuojn Journal of Chromatography, Adsorption Science & Technology. Li ricevis premiojn kaj memormedalojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • Über katalytische Dehydrierungen von Hydroazulenen in der Gasphase (1956)
  • Studien auf dem Gebiet natürlicher Riechstoffe (1967)

Fontoj redakti