Erzsi Bársony [erĵi bArŝonj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bársony Erzsi estis hungara aktoro, redaktoro. Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Himmler Erzsébet, ŝia patrino estis Dóra Bársony, ŝia edzo estis János Székely (scenaristo).

Erzsi Bársony
Persona informo
Naskonomo Himmler Erzsébet
Naskiĝo 10-an de decembro 1914 (1914-12-10)
en Erzsébetváros
Morto 31-an de oktobro 2009 (2009-10-31) (94-jaraĝa)
en Angyalföld
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Patrino Dóra Bársony
Edz(in)o János Székely
Infano Kati Székely
Okupo
Okupo aktoroLiteratura tradukisto
vdr

Himmler Erzsébet [1] naskiĝis la 10-an de decembro 1914 en Budapeŝto, ŝi mortis ie en 2009.

Biografio redakti

Erzsi Bársony akiris diplomon en Teatra Akademio en 1933, sed dum la studentaj jaroj ŝi havis filman rolon. Post siaj studoj ŝi aliĝis al Teatro Magyar, sed en la sekva jaro ŝi estis videbla en aliaj ĉefurbaj teatroj. En 1938 ŝi migris al Usono, samtempe ŝi edziniĝis. Inter 1950 kaj 1955 ili vivis en Meksiko, inter 1956–1960 en Orienta Berlino. Vidviniĝanta ŝi hejmenvenis al Hungario, kie ĝis 1984 ŝi estis redaktoro en libroeldonejo. Tiutempe ŝi ankaŭ tradukadis. En 1963 ŝi denove edziniĝis. Ŝi naskis filinon en la unua geedziĝo.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Ŝiaj 3 filmaj roloj redakti

  • Tavaszi zápor (1932) – filino de la notario
  • Barátságos arcot kérek! (1935) – raportistino
  • Havi 200 fix (1936) – ina ĉefrolo

Fontoj redakti