Erzsi Paulay [erĵi paulai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Paulay Erzsi estis hungara aktoro. Ŝia patro estis Ede Paulay, ŝia patrino estis Berta Adorján.

Erzsi Paulay
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1886 (1886-12-16)
en Budapeŝto
Morto 26-an de junio 1959 (1959-06-26) (72-jaraĝa)
en Valenza
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Patro Ede Paulay
Patrino Berta Adorján
Edz(in)o Vittorio Cerruti
Okupo
Okupo aktoro
vdr
Erzsi Paulay kun Jenő Törzs

Erzsi Paulay [1] naskiĝis la 16-an de decembro 1886 en Budapeŝto, ŝi mortis la 26-an de junio 1959 en Italio en Valenza.

Biografio redakti

Erzsi Paulay akiris diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1904. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto). Ŝi edziniĝis, poste ŝi eksedziniĝis. En 1923 ŝi denove edziniĝis, en la sama jaro ŝi eterne forlasis la teatran vivon, tamen ŝi ricevis la titolon eterna membro de la Nacia Teatro. Ŝia dua edzo estis itala diplomato, tial ŝi akompanis lin en la tuta mondo.

Elektitaj roloj teatraj redakti

Elektitaj roloj filmaj redakti

  • Bánk bán (1914)
  • Elnémult harangok (1916)

Fontoj redakti