Esparragosa de la Serena
Esparragosa de la Serena (asparagejo) estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro, al ties pli suda provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj - kiel la nomo sugestas - al la komarko La Serena. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 960 loĝantoj sur areo de 21,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 44 loĝantoj/km².
Esparragosa de la Serena | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Administrado | |||
Ŝtato | ![]() | ||
Regiono | ![]() | ||
Provinco | ![]() | ||
Komarko | La Serena | ||
Poŝtkodo | 06439 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Tomás Fernández Murillo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 960 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 44 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 39′ N, 5° 36′ U (mapo)38.649763-5.6061644Koordinatoj: 38° 39′ N, 5° 36′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 446 m [+] | ||
Areo | 21,7 km² (2 170 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La loĝantoj nomiĝas esparragoseños aŭ "zorreros" (vulpuloj).
Situo
redaktiEsparragosa de la Serena estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 446 m; je 159 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 21,7 km².
Je 5 km okcidente troviĝas Zalamea de la Serena; samdistance proksimume sed nordokcidente estas Malpartida de la Serena; je 7 km oriente situas Puerto Hurraco, parto de Benquerencia de la Serena kaj je 11 km nordoriente estas Castuera. Tra tiu vilaĝo pasas la rivero Guadalefra; la Sierra del Oro (Ormontaro) aliflanke.
Populacio
redaktiDe 1996 a 2005 la populacio variis inter 1150 kaj 1108 loĝantoj, kaj observiĝas malrapidan malpliiĝon.
Ekonomio
redaktiPri agrikulturo gravas la olivarbaroj, la vitejoj kaj cerealoj kiel tritiko; pri brutobredado gravas porkoj kaj ŝafoj. Tradicias la kolektadon fruprintempe de la sovaĝa asparago.
Monumentoj
redaktiPreĝejo de Santa María Magdalena de la 16a jarcento, blazondomoj kaj Ermitejo de la Martiroj.
Festoj
redaktiLa festoj de Esparragosa de la Serena dediĉiĝas al sia patrono Sankta Bartolomeo aŭguste. Tradicias ankaŭ la Karnavaloj.
Vidu ankaŭ
redakti- Quintana de la Serena
- Zalamea de la Serena
- Malpartida de la Serena
- Puerto Hurraco, parto de Benquerencia de la Serena
- Castuera