Esperanto-Araba Lernolibro (Isaac)

Esperanto-Araba Lernolibro verkita de Nassif Isaac en 1959
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Esperanto-Araba Lernolibro[1] estas lernolibro verkita de Nassif Isaac kaj eldonita en 1969 de Librejo l-Anĝalu l-Misrija.

Esperanto-Araba Lernolibro
Esperanto-Araba Lernolibro
Esperanto-Araba Lernolibro
Aŭtoro Nassif Isaac
Eldonjaro 1969
Urbo Kairo
Eldoninto Librejo l-Anĝalu l-Misrija
Paĝoj 72
vdr

Helpe de simpla frazaro, ekde la komenco la aŭtoro didaktike klarigas laŭgrade la ĉefajn elementojn de la lingvo.

Enhavo redakti

  • Antaŭparolo : Signifo de Esperanto por la mondo; historio de la Esperanto-movado;
  • Unua leciono : la alfabeto;
  • Dua leciono : "La familio - geavoj" : frazaro, vortkunmetado, pronomoj;
  • Tria leciono : "La familio - la gepatroj - D-ro Fajez kaj sia edzino" : frazaro, afiksoj, konjugacio, akuzativo;
  • Kvara leciono : "La familio - la gefiloj" : frazaro, afiksoj;
  • Kvina leciono : "La loĝejo" : frazaro, vorttrezoro, afiksoj, konversacio, proverboj kaj diraĵoj;
  • Sesa leciono : "La tempo" : frazaro, vorttrezoro, afiksoj, adjektivo, adverbo, proverboj kaj diraĵoj;
  • Sepa leciono : "La homa korpo" : frazaro, vorttrezoro, prepozicioj, participoj;
  • Oka leciono : "Bestoj kaj birdoj" : frazaro, vorttrezoro, pronomoj, afiksoj, korelativoj;
  • Naŭa leciono : "Tra Arabujo" : konversacio, proverboj kaj diraĵoj, afiksoj.

Referencoj redakti

  1. Esperanto en Perspektivo, p. 504 : La unua lernolibro de Esperanto por Araboj aperis en 1908 en Romo, kaj en 1930 aperis sub aŭspicioj de UEA araba ŝlosilo.

Eksteraj ligiloj redakti