Malfermi la ĉefan menuon

Esperanto por Infanoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Esperanto por Infanoj. [1] estas 69-paĝa libro de G. Gladstone Solomon. Ĝi aperis en la jaro 1930 ĉe The Esperanto Publishing Company Limited en Londono.

Esperanto por Infanoj
Esperanto por Infanoj
Aŭtoro G. Gladstone Solomon
Eldonjaro 1930
Urbo Londono
Eldoninto The Esperanto Publishing Company Limited
Paĝoj 69
Information icon.svg
vdr

La rakonto temas pri la familio Muso – sinjoro kaj sinjorino Muso kaj iliaj tri infanoj: Roĝero, Ŝila kaj Johano. La teksto estas tute en Esperanto. Sur iuj paĝoj troviĝas simplaj desegnaĵoj super respondaj Esperanto-vortoj; sur aliaj paĝoj troviĝas frazoj konstruitaj de tiuj vortoj.

En la antaŭparolo, la verkinto dankis al Montagu Christie Butler pro lia helpo kaj pro permeso uzi poemetojn el Step by Step in Esperanto.

RecenzojRedakti

 
 Lernilo kun multaj ilustraĵoj, uzebla de ĉiu ajn naciano. 
— Enciklopedio de Esperanto

BildaroRedakti

ReferencojRedakti

  1. Tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto

Eksteraj ligilojRedakti