Espinosa de Henares

Espinosa de Henares estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Estas tri domaroj en la municipo, nome Carrascosa de Henares, Espinosa de Henares kaj Valdeancheta (tiu lasta senhoma nun).

Espinosa de Henares
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19292
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Pedro Rubio Vaquero (PP)
Demografio
Loĝantaro 663  (2023) [+]
Loĝdenso 17,38 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 54′ N, 3° 4′ U (mapo)40.905555555556-3.0705555555556Koordinatoj: 40° 54′ N, 3° 4′ U (mapo) [+]
Alto 761 m [+]
Areo 39,42 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Espinosa de Henares (Hispanio)
Espinosa de Henares (Hispanio)
DEC
Espinosa de Henares
Espinosa de Henares
Situo de Espinosa de Henares

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Espinosa de Henares [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas espinosero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 685 loĝantoj kaj la denseco estas de 17,38 loĝ/km².

Situo redakti

Espinosa de Henares situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la nordo de la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 761 m super marnivelo; je 40,4 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 39,42 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°54′20″N 3°04′14″Ok.

Historio redakti

La areo estis delonge grava, ĉar tie la rivero Henares ricevas akvon el la rivero Aliendre kiu venas el Cogolludo. Tra tiu valo de la rivero Henares pasis la romia vojo nome XXV kiu el Mérida direktis sin al Zaragoza, kaj laŭ interpretoj de la klasikaj romiaj itineraroj tra la Iberia Duoninsulo, tiu zono de Henares ĉe Espinosa korespondus al setlejo Caesada.[1] Ekzistas romiaj vilaoj kaj aliaj antikvaj konstruaĵoj en la loko nome Santas Gracias, en la kunfluejo de la riveroj, ĉar tie oni trovis nombrajn arkeologiajn restaĵojn de tiu epoko, kaj necesas pli profunda esplorado por la determino de la historia gravo de la enklavo.

Pli supre, en la loko nun konata kiel Untiana, ankaŭ borde de Henares, estis la antikva domaro Fonciana, kiu jam ekzistis en la epoko de la reconquista de la zono, ĉar Alfonso la 6-a, en 1100, donis ĝin al don Vivencio, abato de la monaĥejo de bernardanoj de San Pedro de Gumiel, en la diocezo de Osma. Fonciana apartenis al la alfoz kaj jurisdikcio de Hita, kaj pasis en 1335 al senjorlando de la Episkopo de Osma kaj poste al la pova gravulo alkaria don Iñigo López de Orozco, tra kies filino Teresa López, Espinosa pasis al la familio Mendoza. En la 16-a jarcento ankoraŭ estis loĝata tiu loko Fonciana.

Poste la loĝantaro de tiuj menciitaj enklavoj translokiĝis al loko pli larĝa kaj komforta, kaj tiele konstituiĝis Espinosa plej grava domaro. En la 14-a jarcento estis ĝia posedanto don Iñigo López de Orozco, kaj je ties morto ĝi pasis al lia filino Teresa López, edzino de Pedro González de Mendoza, al kies povo ĝi pasis en 1382, kun propra jurisdikcio. Heredis la filo, don Diego Hurtado de Mendoza, kiu lasis ĝin al la filino de sia unua geedzeco, Aldonza de Mendoza, dukino de Arjona. Post la morto de tiu en 1435, ĝi restis nesufiĉe markita en testamento, pro kio ŝia kuzo don Diego Manrique ekprenis la lokojn kaj riĉojn de la mortintino. Don Iñigo López de Mendoza, unua markizo de Santillana, postulis Espinosa kaj persekutis Manrique ĝis Cogolludo, kie tiu estis rifuĝinta. Finfine Espinosa de Henares pasis al la ŝtatoj de la familio Mendoza, kaj tiele en povo de la dukoj de la Infantado ĝi restis ĝis komenco de la 19-a jarcento.

La ponto super la Henares estas tre antikva, mezepoka verko, eble de romia deveno. Ankoraŭ videblas la palaco-domo kiun, sur la tereno de la antikva kastel-domo de la familio Mendoza, starigis jam en la 19-a jarcento la dukoj de la Infantado por somerumi. La paroĥa preĝejo estas verko de la 14-a jarcento, starigita jam kiam la urbeto ekgraviĝis; elstaras la granda sonorilmuro oriente, romanikstileca, kun triangula pinto kaj grandaj fenestrotruoj por la sonoriloj, kun flankaj plifortigejoj. En domego estis la komunumo de monaĥinoj de Sankta Klara, kiu estis fondita en 1899, kaj ĵus fermita de la episkospo.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 685, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Espinosa de Henares, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Espinosa de Henares kie oni falis al la nunaj 685.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-04-25. Alirita 2017-11-24.

Vidu ankaŭ redakti