Vuisternens-devant-Romont

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Estévenens)

Vuisternens-devant-Romont estas komunumo en la distrikto Glano en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 2024 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Vuisternens-devant-Romont
Blazono de Vuisternens-devant-Romont
Blazono de Vuisternens-devant-Romont
Blazono de Vuisternens-devant-Romont
Kampara bieno en Vuisternens-devant-Romont
Kampara bieno en Vuisternens-devant-Romont
Kampara bieno en Vuisternens-devant-Romont
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Glano
Koordinatoj  46° 39′ 21″ N 6° 55′ 48″ O / 46.65583 °N, 6.93000 °O / 46.65583; 6.93000 (mapo)Koordinatoj: 46° 39′ 21″ N 6° 55′ 48″ O / 46.65583 °N, 6.93000 °O / 46.65583; 6.93000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2024
Areo 24,06 km²
Alteco 791 m super marnivelo
Poŝtkodo 1687
Komunumkodo 2113
Mapo de Vuisternens-devant-Romont
Mapo de Vuisternens-devant-Romont
Mapo de Vuisternens-devant-Romont
vdr

Geografio redakti

Vusternens-devant-Romont situas en la Friburga Mezlando ĉe la bordo de la rivero Neirigue, 5 kilometrojn sude de la distriktĉefurbo Romont. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Vuisternens-devant-Romont, Lieffrens, Les Ecasseys, Sommentier, La Magne, La Joux, Villariaz, Estévenens kaj La Neirigue.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 24,06 km², de kiuj 15,1% estas kovritaj de arbaro, 78,4% servas por agrikulturo kaj 6,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Vuisternens-devant-Romont limas en nordo al Mézières, en nordnordoriento al Massonnens, en nordoriento al Grangettes, en oriento al Sâles, en sudo al La Verrerie, en sudsudokcidento al Le Flon, kaj en okcidento al Siviriez.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 156 de Bulle al Romont. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 10 kilometrojn sudoriente de la komunumo apud Bulle.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Vuisternens-devant-Romont datiĝas el la jaro 929 kiel Winterningis. Dum mezepoko Vuisternens unue estis sub regado de Burgonjo kaj poste de Savojo. En la jaro 1536 ĝi estis submetita al friburga regado kaj atribuita al la Voktejo Romont, kiu en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio fariĝis distrikto kaj en 1848 surbaze de la nova friburga konstitucio estis integrita al la Distrikto Glano. Kun efiko de la 1-a de januaro 2003 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Lieffrens, Les Ecasseys, Sommentier, La Magne, La Joux, Villariaz kaj Estévenens estis integritaj al la komunumo Vuisternens-devant-Romont. Kun efiko de la 1-a de januaro 2004 krome La Neirigue aliĝis al la komunumo.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti