Grangettes FR

komunumo de Svislando
- La mallongigo FR en Grangettes FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Grangettes.

Grangettes estas komunumo en la distrikto Glano en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 187 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Grangettes
Blazono de Grangettes
Blazono de Grangettes
Blazono de Grangettes
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Glano
Koordinatoj  46° 40′ 42″ N 6° 57′ 43″ O / 46.67833 °N, 6.96194 °O / 46.67833; 6.96194 (mapo)Koordinatoj: 46° 40′ 42″ N 6° 57′ 43″ O / 46.67833 °N, 6.96194 °O / 46.67833; 6.96194 (mapo)
Areo 3,31 km²
Alteco 783 m super marnivelo
Poŝtkodo 1686
Komunumkodo 2079
Mapo de Grangettes
Mapo de Grangettes
Mapo de Grangettes
vdr

Geografio redakti

Grangettes situa en la molasaj montetoj de la Friburga Mezlando sur la okcidenta deklivo de la Monto Gibloux, sude de la rivero Neirigue, alfluanto de Glano, proksimume 8 kilometrojn sudoriente de la distriktĉefurbo Romont kaj 8 kilometrojn nordokcidente de Bulle. La komunumo Grangettes konsistas el la vilaĝo Grangettes, la setlejo La Pouta kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,31 km², de kiuj 26,2% estas kovritaj de arbaro, 68,8% servas por agrikulturo kaj 5,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Grangettes limas en nordo al Massonnens, en oriento al Le Châtelard, en sudsudoriento al Marsens, en sudo al Sâles, kaj en okcidento al Vuisternens-devant-Romont.

Trafiko redakti

La komunumo Grangettes sitaus flanke de la gravaj trafikvojoj. Flankaj vojoj de ĝi kondukas al Massonens, La Neirigue kaj Sâles. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 12 kilometrojn sudoriente de la komunumo apud Bulle. Pere de buslinio de la entrepreno Transporto Publika Friburga de Romont al Bulle la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Grangettes datiĝas el la jaro 1147 kiel Grangetes. Dum mezepoko Grangettes formis apartan senjorujon, al kiu ankaŭ apartenis Le Châtelard, Estévenens, La Neirigue kaj parto de Villariaz. En la jaro 1536 ĝi estis akirita de Friburgo kaj atribuita al ties Voktejo Romont, kiu post la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis distrikto kaj en la jaro 1848 surbaze de la nova kantona konstitucio de Friburgo estis atribuita al la Distrikto Glano.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti