Estella WARREN (23-an de decembro 1978 en Peterborough, Ontario) estas kanada aktorino kaj fotomodelo.

Estella Warren
Persona informo
Naskonomo Estella Dawn Warren
Naskiĝo 23-an de decembro 1978 (1978-12-23) (45-jaraĝa)
en Peterborough, Ontario,  Kanado
Loĝloko Los-Anĝeleso
Ŝtataneco Kanado
Alma mater Silverthorn Collegiate Institute
Okupo
Okupo aktoromodelo • televida aktoro • filmaktoro • sinkronnaĝisto
vdr
Estella Warren en 2008

Ŝia patrino estis instruistino, la patro vendisto de uzitaj aŭtomobiloj.

Ŝi naĝis ekde la 7-a aĝjaro sinkronan naĝadon, en aĝo de 12 jaroj, ŝi jam trejnis sin en Toronto, en la kanada nacia teamo (Canadian National Team). Ŝi estis tri jarojn kanada nacia ĉampiono (Canadian National Champion). Ŝi reprezantis Kanadon en la World Aquatic Championship kaj atingis duan lokon.

Ŝia modela kariero komenciĝis en 1996, kiam ŝi partoprenis mezlernejan vest-prezenton kaj tie malkovris ŝin talent-serĉisto, kiu sendis fotojn pri ŝi al modelagentejo en Novjorko. Post tio ŝin petis por fotado la modmagazino Vogue, pli poste ankaŭ Marie Claire, Elle kaj la germana GQ.

Ŝi prezentas vestojn de:

Krom la modelado, ŝi ankaŭ sukcesas en aktorado. Ŝi ludis en 2001 kun Sylvester Stallone kaj Burt Reynolds en la agfilmo Driven. Samjare ŝi aperis en la aventurfilmo de reĝisoro Tim Burton (Planedo de la simioj (2001)).

Okazis pluaj akompanaj ludoj en filmoj kiel Kangaroo Jack (2003), The Cooler (2003), Blowing Smoke (2004) kaj la hororfilmo Trespassing.

Filmografio redakti

  • 2001: Driven
  • 2001: Planet of the Apes
  • 2003: Kangaroo Jack
  • 2003: The Cooler
  • 2004: Trespassing
  • 2004: Blowing Smoke
  • 2005: Her Minor Thing
  • 2006: Taphephobia