Estu homo

(Alidirektita el Estu Homo!)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Estu Homo! [1] estas 97-paĝa libro de Charles Wagner, tradukita fare de Samuel Meyer. Ĝi aperis en Parizo ĉe Presa Esperantista Societo (PES) en la jaro 1912. Ĝi estis Kronita verko de la Akademio.

Estu Homo!
Estu Homo!
Estu Homo!
Aŭtoro Charles Wagner
Eldonjaro 1912
Urbo Parizo
Eldoninto Presa Esperantista Societo
Paĝoj 97
vdr

Recenzoj

redakti
 
 Ĝi studas la fundamentajn leĝojn de la homa naturo kaj vivo. Klara, facila, eleganta stilo de la traduko. 
— 1912, Lingvo Internacia, paĝo 453
 
 Filozofa libro, en la tria parto estas vera trezoro de praktikaj instruoj kaj de bonaj konsiloj por ĉiuj. 
— 1912, Historio de Esperanto I, paĝo 363
 
 Tiu ĉi ĉiel rimarkinda traduko, rekomendita de la Internacia Unuiĝo de Esperantaj Verkistoj, prezentas konsilojn al pensemaj homoj, de la konata Pariza pastro Charles Wagner, por bone vivi kaj morti, Ĝi konsistas al dek naŭ ĉapitroj, dividitaj laŭ kvar rubrikoj: De kie nivenas? Kiuj ni estas? Kion ni devas fari? Kaj kien niiras? Tute leginda estas la verko, kaj dank' al la mirinda bonstilo de S-ro Meyer, la legado estas vera plezuro. La presado estas bele kaj klara, kaj preseraroj tute mankas. 
— W.M. La Brita Esperantisto - Numero 096, Decembro (1912)

Referencoj

redakti
  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4463, paĝo 383

Eksteraj ligiloj

redakti