Esztella Levko
Esztella Levko [estela], laŭ hungarlingve kutima nomordo Levko Esztella estas hungara aktoro.
Esztella Levko | |
---|---|
Esztella Levko | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de oktobro 1986 (37-jaraĝa) en Uĵhorodo |
Lingvoj | hungara • rusa • angla • pola |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Esztella Levko[1][2] naskiĝis la 14-an de oktobro 1986 en Uĵhorodo (Sovetunio, nuntempe en Ukrainio).
Biografio redakti
Esztella Levko apartenis al la hungara minoritato en Sovetunio. Ŝi kreskiĝis en Eger, kie ŝi maturiĝis en mezlernejo, poste ŝi akiris aktoran diplomon en en:Rose Bruford College en Londono en 2008. Pli poste ŝi studis jaron en Talino, post jaroj en Moskvo. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Centre for Theatre Practices Gardzienice en Pollando, kie ŝi pasis 4 jarojn. Baldaŭ ŝi aliĝis al pluraj teatroj Francio, Italio, Slovenio. Ŝi moviĝis al Budapeŝto, kie ŝi doktoriĝis en Scienca Universitato Loránd Eötvös pri kultura antropologio. Ŝi estas aktiva en festivaloj kaj teatraj aranĝaĵoj.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti
- William Shakespeare:
- Henriko la 5-a en Italio
- Somermeznokta sonĝo en Zsámbék
- Eŭripido:
- Elektra en Pollando
- Ifigenio en Taŭrido en Pollando
Ŝiaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Galloping Mind (2015) - flegistino
- Jóban Rosszban (televizia serio, 2020) - Szilvia Deák
Fontoj redakti
- [1]
- [2] Arkivigite je 2021-09-21 per la retarkivo Wayback Machine