Eszter Balla
Eszter Balla [ester bala], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balla Eszter estas hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝia edzo estis Dániel Garas, ŝia bopatro estis Dezső Garas.
Eszter Balla | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de majo 1980 (44-jaraĝa) en Szekszárd |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–2001) |
Familio | |
Edz(in)o | Dániel Garas |
Parencoj | Dezső Garas (bopatro) |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro |
Eszter Balla[1][2] naskiĝis la 11-an de majo 1980 en Szekszárd.
Biografio
redaktiEszter Balla akiris operetkantistan diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2001. Ŝia ĉefinstruisto estis Tamás Szirtes. Post la diplomo ŝi havis rolojn ekzemple en Nacia Teatro (Budapeŝto), Teatro Madách (plej ofte), Nova Teatro (Budapeŝto), Teatro de Kecskemét, Teatro Csiky Gergely (Kaposvár). Ŝi havis ankaŭ filmajn rolojn. Ŝi naskis 3 gefilojn en 2008, 2013 kaj 2015.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare: Somermeznokta sonĝo
- Pongrác Kacsóh: János Vitéz
- Ambaŭ vivoj de onklino Mici (teatra versio)
- My Fair Lady
- West Side Story (teatra versio)
- Cats
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Moskva Placo (2001) - Zsófi
- Csodálatos vadállatok (2005) - vendistino
- Egy szerelem gasztronómiája (2017)
- Apatigris (3 epizodoj en televizia serio, 2020) - Juhász Kriszta
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Laura Smet, Emma Stone[3]