Eszter Takáts
Eszter Takáts [ester takAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Takáts Eszter Annamária estas hungara ŝlagromuzikisto (komponisto, gitaristo, kantisto (aldo), tekstopoeto).
Eszter Takáts | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Takáts Eszter Annamária |
Naskiĝo | 18-an de novembro 1979 (44-jaraĝa) en Pécs |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Pécs |
Okupo | |
Okupo | kantisto muzikisto kantotekstisto |
Eszter Takáts[1] naskiĝis la 18-an de novembro 1979 en Pécs.
Biografio
redaktiEszter Takáts frekventis muzikan bazlernejon, baldaŭ ankaŭ muziklernejon en sia naskiĝurbo. Ŝi kantadis en pluraj korusoj, poste ŝi estis memlernanto de gitaro. Ŝi akiris diplomon en Universitato de Pécs, poste ŝi estis aktiva sole, duope aŭ kun muzikgrupo en muzika vivo de Pécs. En 2009 ŝi translokiĝis en Budapeŝton, kie ŝi daŭrigis la koncertojn.
Elektitaj muzikalbumoj
redakti- Rövidtáv (2006)
- Ha egy nő szeret… (2009)
- Karcos üdvözlet (2011)
- Hét remény, szeretet (2013)
- Bocsáss meg (2017)
Elektitaj ŝlagrokomponaĵoj
redakti- Postás
- Drága idő
- Annyi volt
- Másik hajó
- Velem mindenki csak szakít
Ŝiaj aperoj en filmoj
redakti- A tüke fenomén (2010)
- Lámpagyújtogatók (2015)