Eugène Gaspard Marin

belga pentristo

Eugène Gaspard Marin, kutime nomita Gassy Marin, naskiĝis la 8-an de oktobro 1883 en Watermaal-Bosvoorde (apud Bruselo). Li estis filo de Antoine Marin, pentristo, kaj de Alice Félicité Baudry[1] kaj mortis la 27-an de septembro 1969 en Whiteway apud Stroud (Britio). Li estis belga pentristo, tipografo, libertariano kaj esperantisto, pioniro de la liberecanaj komunumoj.

Eugène Gaspard Marin
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1883 (1883-10-08)
en Watermael-Boitsfort
Morto 27-an de septembro 1969 (1969-09-27) (85-jaraĝa)
en Whiteway Colony
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo tipografo • civil libertarianism • esperantisto • antropologo
vdr

Biografio redakti

 
Revuo L’Insurgé, 6 junio 1903.
 
Poŝtkarto de la liberecana komunista kolonio L'Expérience. Super la pordo estas franclingva teksto Fais ce que voudras (faru kion vi volas)
 
Esperanto-kurso en L'Expérience.
 
Revuo L’Émancipateur, « Organe du Groupement Communiste Libertaire », 11 aŭgusto 1906.
 
Revuo Le Révolté, Bruselo, 1908.
 
Geedziĝakto de la gepatroj de Gassy Marin, 1882
 
Naskiĝakto de Gassy Marin, 1883

Antoine Marin, la patro de Gassy, estis entreprenisto-pentristo, origina el Tienen. Lia patrino, Alice Baudry, naskiĝis en Bruselo. Liaj patrinaj avoj estis Gustave Baudry, ŝipestro rezidanta en Mangaloro, kaj Suzanne Rodway Mills, loĝanta en Watermaal-Bosvoorde. Du en Belgio rezidantaj onkloj de Alice Baudry, Charles Henry en Frederic William Mills, ambaŭ negocistoj, estis atestantoj ĉe la geedziĝo de Antoine en Alice.

Influita de la verkoj de Lev Tolstoj, Gassy Marin membriĝis en septembro 1905 al la libertaria komunumo L’Expérience kreita de Émile Chapelier kaj ties kunulino Valentine David en la kvartalo Stockel-Bois de Watermaal-Bosvoorde. Li iĝis ĝia sekretario kaj kontribuis al ĝiaj konferencoj kaj eldonoj kiel presisto-eldonisto de ĝiaj gazetoj.

Li verkis por L’Insurgé kaj poste por L’Émancipateur, komunikiloj de la Groupement communiste libertaire (GCL) al kiu L’Expérience aliĝis.

Estante fervora esperantisto, li verkis kun Émile Chapelier Les anarchistes et la langue internationale espéranto (La anarkistoj kaj la lingvo internacia Esperanto), tekston kiu funkciis kiel raporto al la Internacia Anarkiista Kongreso de Amsterdamo de 1907[2].

Ekde junio 1907, L’Expérience eldonis sian propran revuon, Le Communiste, kies aperigon Gassy daŭrigis post la malfondo de la komunumo en februaro 1908.

Poste li iĝis membro de la Groupe révolutionnaire de Bruxelles kiu grupigis novan generacion de anarkistoj kun tendenco individuisma kaj ilegalisma. Inter ili estis Édouard Carouy, Jean De Boë, Rhillon[3], Victor Kibaltchiche (Victor Serge) kaj Raymond Callemin. La grupo aperigis ekde augusto 1908 la revuon Le Révolté (La ribelanto).[4],[5]

Gassy Marin sekvis in 1910, kun sia kunulino Jeanne Martin, kurson de sociaj sciencoj ĉe la Universitato Libera de Bruselo kaj tiel malkovris la antropologion, kiun li studis ĝis 1914.

Estante militrifuzanto, li je la eksplodo de la Unua Mondmilito fuĝis kun sia kunulino al Britio, kie ili ekloĝis ĉe la tolstojana Whiteway Colony (Kolonio de Whiteway) apud Stroud. Li estis sekretario de la kolonio de 1914 ĝis 1928 kaj fondis lernejon kiu funkciis de 1920 ĝis 1936.

De 1928 ĝis 1938 li vojaĝis tra la mondo. Ĉe loĝantoj de Somalio, Barato, Sumatro, Ĉinio kaj aliaj landoj, li entreprenis ampleksajn antropologiajn esplorojn.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Administracio de Watermaal-Bosvoorde, geedziĝakto de la gepatroj numero 45 de la 29-a de decembro 1882 kaj naskiĝakto numero 112 de la 8-a de oktobro 1883.
  2. Maurizio Antonioli, Anarchisme & syndicalisme: le Congrès anarchiste international d'Amsterdam (1907), Éditions du Monde libertaire, 1997, paĝo 131.
  3. Dictionnaire des anarchistes : Roger Clément Gilles Gillot dit Rhillon.
  4. Pierre Pascal, Mon journal de Russie, tome 2, En communisme, Éditions L'Âge d'Homme, 1977, paĝo 105.
  5. L'Éphéméride anarchiste : Le Révolté.

Bibliografio redakti

  • Xavier Vanandruel, Dirk Dumon, Gassy Marin, Tour du vieux monde d'un anarchiste espérantiste : 1928-1938, Artisans-Voyageurs, coll. Les Géonautes, 2017, [1].
  • Gassy Marin kaj Émile Chapelier, Anarchists and the international language esperanto ; with an appendix explaining the elements of the language, London, Freedom, 1908.
  • Jan Moulaert, Le Mouvement anarchiste en Belgique 1871-1914, Quorum, 1996.
  • Jacques Gillen, Les activités en Belgique d’un anthropologue anarchiste : Eugène Gaspard Marin (1883-1969), Mémoire de licence en Histoire contemporaine, sous la direction de Anne Morelli, Université libre de Bruxelles, 1996-1997 [2], [3] Arkivigite je 2017-03-23 per la retarkivo Wayback Machine.
  • Anne Morelli, José Gotovitch, Contester dans un pays prospère: l'extrême gauche en Belgique et au Canada, Peter Lang, Collection Études Canadiennes, Canadian Studies, volume 6, 2007, pp. 31-33.
  • Maxime Steinberg, A l'origine du communisme belge : l'extrême-gauche révolutionnaire d'avant 1914, Les Cahiers Marxistes, Le Mouvement social, decembro 1970, [4] Arkivigite je 2016-01-17 per la retarkivo Wayback Machine.
  • Dictionnaire des anarchistes, « Le Maitron » : biografia noto.
  • René Bianco, 100 ans de presse anarchiste : Eugène Gaspard « Gassy » Marin.
  • Internacia Instituto de Socia Historio (Amsterdam) : Eugène Gaspard Marin Papers.
  • Marinko Ĝivoje, G. Marin vizitas sian hejmon - la mondon, Zabreb, Internacia Kultura Servo, 1974.
  • Eugène Gaspard Marin, pacisto kaj vegetarano, Esperantista Vegetarano 2021/2, p. 19-21.

Eksteraj ligiloj redakti