Eugenie Francoise Cense

EdE-C

Eugénie Cense kun Sebert, Zamenhof kaj Chavet en Esperantista Centra Oficejo, 1913

Eugénie Françoise CENSE (sans), francino, multjara administrantino de la Esperantista Centra Oficejo. Ŝi naskiĝis la 9an de aprilo 1879 en Saint-Judoce, vilaĝo apud Dinano. Ŝia patro estis terkulturisto, kaj ŝia patrino estis dommastrino. Ŝi vizitis la universitaton en Parizo. Dum 1901-08 kaj ankaŭ post la unua mondmilito, ŝi loĝis en Pollando. En 1901, ŝi konatiĝis kun Volapuko, sed baldaŭ fariĝis Esperantistino. Gvidis multajn kursojn en Lódz, Pollando. De 1908 post reveno al Parizo estis oficistino de la C. O. dum 15 jaroj. La 29an de januaro 1910, ŝi edziĝis al René Ferter, kiu tiam ankaŭ estis esperantisto. En 1910 la C. O. delegis ŝin por helpi al la organizo de la Kongreso de Internaciaj Asocioj en Bruxelles, en 1913 partoprenis en la nomo de la C. O. la duan Kongreson de Internaciaj Asocioj en Bruxelles-Gand kaj la Kongreson de Bibliografio. Dum la milito ŝi dediĉis sin plene al la laboroj por Ruĝa Kruco, en la kunago de la germanaj Esperantistoj pere de Holando, Skandinavaj landoj kaj Svisujo. Tio faris ŝin suspekta, ĉiu korespondaĵo al ŝi estis kontrolata. Sekretario de la UK-oj en Barcelono, Berno, Prago, redaktisto de "Bulteno por informi" eldonita de la C. O., 1915-18. Post la unua mondmilito, ŝi denove migris al Pollando kaj estis aktiva en la varsovia Esperanto-vivo almenaŭ ĝis 1937. Ŝi mortis en San Briego la 14an de marto 1955.

VerkojRedakti

  • Fatala Ŝuldo, traduko de spiritisma romano de Lionel Dalsace, Paris, Presa Esperantista Societo, 1910.
  • Tutmonda Jarlibro Esperantistaj el la jaroj 1912, 1913 kaj 1914, redaktitaj kun Hippolyte Sebert kaj Gabriel Chavet
  • Ora Libro de la Esperanto-Movado 1887-1937, redaktita kun Vilmos Bleier, Varsovio 1937.

FontojRedakti