Eva Grimaldi
Eva GRIMALDI (naskiĝis la 7-an de septembro 1961) estas italia aktorino kaj modelo. Ŝi naskiĝis en Verono kaj debutis kiel nudmodelo en Playmen kaj kiel subreto en la televido spektaklo de Antonio Ricci Drive In.[1] Ŝi filmdebutis en Intervista de Federico Fellini, kaj aperis en la filmo Ratman de Giuliano Carnimeo kaj Cattive ragazze de Marina Ripa Di Meana.[2] Ekde tiam ŝi aperis en multaj filmoj kaj TV-serioj, inkluzive verkoj de Mario Monicelli, Dino Risi, Damiano Damiani, Claude Chabrol, Jean-Marie Poiré kaj John Irvin. Ŝi ankaŭ tre aktivis sur la scenejo, ĉefe kun Pier Francesco Pingitore.
Eva Grimaldi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de septembro 1961 (62-jaraĝa) en Verono |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio |
Familio | |
Amkunulo | Imma Battaglia |
Okupo | |
Okupo | aktoro • modelo • teatra aktoro • filmaktoro |
TTT | |
Retejo | http://www.evagrimaldi.it |
Referencoj redakti
- ↑ Epoca , Volume 39. Mondadori, 1988.
- ↑ "EVA GRIMALDI: 'ATTRICE MA ANCHE PRODUTTORE'", 10-a de augusto 1989. Kontrolita 16-a de februaro 2012.