Frente Farabundo Martí para la Liberación Nacional aŭ en Esperanto Fronto Farabundo Martí por Nacia Liberigo (FMLN) estas politika partio de maldekstro, kaj unu el la du gravaj partioj de Salvadoro, fondita origine kiel kunordiga institucio de la organizaĵoj kaj politikaj kaj militistaj kiuj partoprenis en la enlanda milito el 1980 al 1992.

Ĝi fondiĝis en 1980 el la grupiĝo de 5 revoluciaj grupoj de la 1970-aj jaroj. Pro ekonomia krizego, koruptado kaj murdo de episkopo Romero fare de militistoj la FLMN komencas militan agadon kontraŭ la armeo kaj la ŝtato. Tiu enlanda milito dum 12 jaroj kaŭzos ĉirkaŭ 75,000 mortintojn. La FLMN enhavis ĝis 6,000 membroj en la gerilo.

Ĉirkaŭ 1989 la gerilo ne estis sukcesinta, la komunismo ekfalis en Eŭropo kaj ankaŭ la sandinisma reĝimo ekfalis en Nikaragvo, kiu ĝis tiam estis helpa reĝimo. Do komencis pacnegocado kiu alvenis al la Traktato de Ĉapultepeko, Meksiko, inter la gerilo de la FLMN kaj la registaro de Alfredo Cristiani de la dekstra partio Arena. Ekde tiam la FLMN partoprenis en la demokratia sistemo kaj malvenkis en la balotadoj de 1994, 1999 kaj 2006, sed venkis relative januare de 2009 en la parlamenta balotado kaj absolute en la prezidenta balotado de marto de 2009, kiam venkis Mauricio Funes per 51,2 % de voĉdonoj[1][2].

Notoj redakti

  1. El País, 17a marto 2009, "La izquierda llega al poder en El Salvador", paĝoj 2 kaj 3.
  2. El País, 1a junio 2009, "La izquierda llega al poder por primera vez en El Salvador", paĝo 3.