La Fajnbeka priono,[1]Pachyptila belcheri, estas specio de marbirdo de la familio Procelariedoj. Ĝi troviĝas ĉe la sudaj oceanoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fajnbeka priono
Fajnbeka priono
Fajnbeka priono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Procellaria
Pachyptila belcheri
(Mathews, 1912)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Pachyptila belcheri - MHNT

Taksonomio redakti

La Fajnbeka priono estas membro de la genro Pachyptila, kaj kun la Blua petrelo formas la grupon de la prionoj. Siavice tiuj estas membroj de la familio Procelariedoj kaj de la ordo Procelarioformaj. La prionoj estas malgrandaj kaj tipe manĝas nur zooplanktonon;[1] tamen kiel membroj de la Procelarioformaj, ili kunhavas kelkajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko, kvankam la naztruoj ĉe la albatrosoj estas flanke de la beko. La bekoj de la Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ ĉe tio ke ili disiĝas en 7 al 9 kornecaj platoj. Ili produktas stomakoleon faritan el vaksecaj esteroj kaj trigliceridoj kiuj stokiĝas en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj same kiel energiriĉa manĝofonto por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[2] Fine ili havas ankaŭ salglandojn kiuj situiĝas ĉe la naza trapasejo kaj helpas al sensaligo de ties korpoj, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ili elpelas la salan solvaĵon tra sia nazo.[3]

Etimologio redakti

La vorto Pachyptila derivas el la grekaj vortoj paĥis kaj ptilon. Paĥis signifas dikanfortikan kaj ptilon signifas plumon. Ankaŭ el la greka lingvo, priono devenas el la vorto priōn signife segilon, alude al ties segilecajn bordojn de la beko.[4] La porspecia vorto belcheri aludas al la ornitologo Charles Frederic Belcher.

Priskribo redakti

La Fajnbeka priono estas blugriza ĉe supraj partoj, kaj blanka sube. Ili havas malhelan markon kun formo de "M" ĉe dorso etende al flugilpintoj, kaj ties vosto estas kojnforma kun malhela pinto. Ili havas bluecan bekon kaj helbluecajn piedojn.[5] Ili havas blankan superokulon kaj malhelan linion etende el sub la okulo al preskaŭ la kolo. Ties vosto estas kojnforma kaj griza kun nigra pinto.

Kutimaro redakti

Reproduktado redakti

Ili estas ĉiujare reproduktuloj kaj la ino demetas po unu ovon ĉiusezone. Ambaŭ gepatroj respondecas pri la kovado de la ovo kaj pri la idozorgado ĝis elnestiĝo.[1]

Manĝo redakti

Kiel ĉiuj prionoj, ankaŭ la Fajnbeka priono manĝas zooplanktonon, per filtrado tra sia beko.[1]

Teritorio kaj habitato redakti

La Fajnbeka priono pasas la tuton de sia nereprodukta tempo ĉe oceanaj akvoj en la sudaj oceanoj. Ili reproduktiĝas ĉe la Krozetoj, la Kergelenoj, la Malvinoj kaj sur la Insulo Noir ĉe la marbordo de suda Ĉilio.[6]

Konservado redakti

Tiu specio havas tre grandan teritorion kaj ties ĉirkaŭkalkulata populacio estas 7,000,000, kio permesas al la IUCN klasigi ilin kiel specio Malplej Zorgiga.[7]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Maynard, B. J. (2003)
  2. Double, M. C. (2003)
  3. Ehrlich, Paul R. (1988)
  4. Gotch, A. T. (1995)
  5. ZipCode Zoo (19a Junio 2009)
  6. Clements, James (2007)
  7. Pachyptila belcheri[rompita ligilo], The IUCN Red List of Threatened Species, 20/11/2018.

Referencoj redakti

  • Double, M. C. (2003). "Procellariiformes (Tubenosed Seabirds)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 107–111. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Ehrlich, Paul R.. (1988) The Birders Handbook. Nov-Jorko, NY: Simon & Schuster, p. 29–31. ISBN 0-671-65989-8.
  • Gotch, A. F.. (1995) “Albatrosses, Fulmars, Shearwaters, and Petrels”, Latin Names Explained A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. ISBN 0-8160-3377-3.
  • Maynard, B. J. (2003). "Shearwaters, petrels, and fulmars (Procellariidae)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 123–133. ISBN 0-7876-5784-0.
  • ZipCode Zoo (19a Junio 2009). Pachyptila belcheri (Slender-Billed Prion). BayScience Foundation. Alirita 23 Jul 2009.

Eksteraj ligiloj redakti