Pachyptila estas genro de marbirdoj de la familio Procelariedoj kaj de la ordo Procelarioformaj. La membroj de tiu genro kaj la Blua petrelo formas sub-grupon nome prionoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Prionoj

Fajnbeka priono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pachyptila
Familioj de subdivizioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Etimologio redakti

La nomo Pachyptila derivas el la grekaj vortoj παχύς paĥis, ("dika" aŭ "fortika") kaj πτίλον ptílon, ("plumo"). Ankaŭ el la greka, priono devenas el la vorto πριόνι (prióni, "segilo"), alude al la segilecaj bordoj de ties beko.[1]

Taksonomio redakti

Ĉiuj membroj de tiu genro, kun la resto de la Procelarioformaj, kunhavas iajn identigajn karakterojn. Unue, il havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko. Ankaŭ la naztruoj de la albatrosoj estas en la flankoj de la beko. La bekoj de la Procelarioformaj estas same unikaj ĉar ili disiĝas al inter 7 kaj 9 kornecaj platoj. Ili produktas stomakoleon formitan el vaksecaj esteroj kaj trigliceridoj kiuj estas stokita en la proventrikulo. Tiu estas uzata kontraŭ predantoj same kiel energiriĉa manĝofonto kaj por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[2] Fine ili havas ankaŭ salglandon situantaj super la naza pasejo kiuj helpas sensaligi ties korpojn, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ili elpelas tre salan solvaĵon tra siaj nazoj.[3]

Specioj redakti

Kutimaro redakti

La membroj de tiu genro ĉefe manĝas zooplanktonon per filtrado de akvo tra sia supra beko. Kelkaj eĉ hidroplanas, nome teknikon per kiu ili filtras manĝerojn el akvo dumfluge per sia beko en la oceano. Ili reproduktiĝas kolonie, kaj faras tion kun la sama partnero dumvive. Ambaŭ seksoj helpas al kovado de la ovo, kaj al idozorgado.[5]

Teritorio kaj habitato redakti

Ili estas pelagaj kaj apenaŭ venas al tero, escepte por reproduktiĝi. Ili restas en la Suda Hemisfero, kaj reproduktiĝas en ĉeantarktaj insuloj escepte ĉe la Feturta priono kiu reproduktiĝas ĉe subtropikaj insuloj.[4]

Notoj redakti

  1. Gotch, A. T. (1995)
  2. Double, M. C. (2003)
  3. Ehrlich, Paul R. (1988)
  4. 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 4,10 Clements, James (2007)
  5. Maynard, B. J. (2003)

Referencoj redakti

  • Clements, James. (2007) The Clements Checklist of the Birds of the World, 6‑a eldono, Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Double, M. C. (2003). "Procellariiformes (Tubenosed Seabirds)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 107–111. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Ehrlich, Paul R.. (1988) The Birders Handbook. New York, NY: Simon & Schuster, p. 29–31. ISBN 0-671-65989-8.
  • Gotch, A. F.. [1979] (1995) “Albatrosses, Fulmars, Shearwaters, and Petrels”, Latin Names Explained A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. Nov-Jorko, NY: Facts on File, p. 192. ISBN 0-8160-3377-3.
  • Maynard, B. J. (2003). "Shearwaters, petrels, and fulmars (Procellariidae)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 123–133. ISBN 0-7876-5784-0.