Retoriko (libro)

libro de Ivo Lapenna
(Alidirektita el Fakverko:Retoriko)
Ĉi tiu artikolo temas pri esperantlingva libro. Por arto paroli kaj konvinki mem rigardu la paĝon Retoriko.

Retoriko estas verko de Ivo Lapenna eldonita en Parizo (1950), dua kaj tria eldonoj en Rotterdam (1958 kaj 1971).

Retoriko
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ivo Lapenna
Lingvoj
Lingvo Esperanto
Eldonado
Eldondato 1950
Loko Parizo
vdr
Frontpaĝo de la dua eldono el 1958

Konsisto redakti

La libro prezentas fundamentojn de la parolarto, nomata retoriko, por la esperantista publiko, ĉar preskaŭ ĉiu aktiva esperantisto de tempo al tempo devas fariĝi oratoro. La lingvaĵo estas klara, eleganta, bone komprenebla.

La libro konsistas el du ĉefaj partoj: la unua prezentas la fundamentojn de lingvistiko, ĉar oratoro devas unue ekkoni sian instrumenton, la lingvon. La dua parto poste priskribas la efikan uzadon de tiu instrumento en la parola praktiko, kiel ankaŭ en la skriba.

La unua parto prezentas ankaŭ teoriojn pri la ekesto de la homa lingvo en la praepoko kaj klarigas la faktorojn, kiuj disigas la lingvojn aŭ male kunigas ilin, kio okazas samtempe. Ekz. latino disfalis je latinidaj lingvoj (itala, franca, hispana, kataluna, portugala, rumana), sed samtempe ĝi lingve unuecigis grandan parton de Eŭropo, kie origine estis parolataj tute malsamaj lingvoj (ibera, gaela, slava). Per tiuj faktoroj la aŭtoro eksplikas ankaŭ la tendencon de la lingvoj uzi komunan internacian vortostokon, kiu kondukas rekte al formiĝo de internaciaj lingvoj.

La dua parto de la libro okupiĝas pri fizikaj, intelektaj kaj moralaj ecoj de la oratoro, pri la intelekta kaj morala nivelo de la aŭskultanta publiko (diference oni prelegas al infanoj, studentoj, laboristoj, sciencistoj), priskribas vortofigurojn, pensofigurojn kaj unuopajn partojn de klasika prelego, klarigas diferencojn inter paroladoj scienca, eklezia, politika, juĝeja kaj soldata. Fine prezentas konkretajn ekzemplojn (Brutus kaj Antonio laŭ Ŝekspiro, paroladojn de L. L. Zamenhof, Edmond Privat kaj Ivo Lapenna mem.

Enhavo de la libro redakti

ĈAPITRO I
Enkonduko

UNUA PARTO: LINGVO redakti

ĈAPITRO II
EKESTO DE LA LINGVO
1. En plena mallumo
2. Komenciĝoj de scienca praktiko
3. Ĉu unu aŭ pluraj pralingvoj?
4. Diversaj opinioj pri la lingvoformiĝo
5. De multlingveco al unulingveco
6. Kion diras la antropologio?
ĈAPITRO III
LINGVO KIEL SOCIA FENOMENO
1. Pri la naturecaj-biologiaj konceptoj
2. Lingvo kaj socio
3. Natura kaj socia ĉirkaŭaĵoj
ĈAPITRO IV
FAKTOROJ INFLUANTAJ LA LINGVOEVOLUON
1. Diferencigaj faktoroj
(a) Geografia faktoro
(b) Ekonomiaj sociaj faktoroj
*(i) Kasta aŭ klasa faktoro
*(ii) Profesia faktoro
*(iii) Seksa faktoro
*(iv) Religia faktoro
2. Unuecigaj faktoroj
(a) Ekonomiaj-sociaj faktoroj
*(i) Divido de la laboro
*(ii) Priegalecaj ideoj
(b) Teknikaj faktoroj
(c) Klerigaj faktoroj
3. Individuo aŭ kolektivo?
ĈAPITRO V
FORMIĜO DE GRANDAJ KOMUNAJ LINGVOJ
1. La greka lingvo
2. La latina lingvo
3. Ankoraŭ kelkaj ekzemploj
ĈAPITRO VI
LA INTERNACIA LINGVO
1 Formiĝo
2. Internacieco
3. Socia portanto
4. Unueco
5. Forto
ĈAPITRO VII
LINGVO KAJ PENSO

DUA PARTO: RETORIKO redakti

ĈAPITRO VIII
ELOKVENTECO KAJ RETORIKO
ĈAPITRO IX
FIZIKAJ ECOJ DE LA ORATORO
1. Aspekto
2. Voĉo
*(a) Alteco de la voĉo
*(b) Rapideco de la parolado
*(c) Intenseco de la voĉo
*(d) Koloro de la voĉo
*(e) Interpunkcioj
3. Gestoj
4. Vestaĵo
ĈAPITRO X
INTELEKTAJ ECOJ DE LA ORATORO
1. Ĝenerala kaj speciala kulturoj
2. Lingva kulturo
*(a) Vortofiguroj
*(b) Pensofiguroj
3. Triobla intelekta aktiveco
ĈAPITRO XI
MORALAJ ECOJ DE LA ORATORO
1. Honesteco
2. Kuraĝo
ĈAPITRO XII
PUBLIKO
1. Fizikaj kondiĉoj
2. Intelekta nivelo
3. Moralaj kvalitoj
4. Tri ĉefaj kategorioj
ĈAPITRO XIII
PAROLADO
1. Diversaj specoj
(a) Profesiaj paroladoj
*(i) Scienca, instrua kaj eduka parolarto
*(ii) Eklezia parolarto
*(iii) Politika parolarto
*(iv) Juĝeja parolarto
*(v) Soldata parolarto
(b) Neprofesiaj paroladoj
*(i) Prelegoj
*(ii) Okazaj paroladoj
2. Paroladpartoj
*Enkonduko (I)
*Ĉefparto (II)
*Fino (III)
3. Preparado kaj elokucio
ĈAPITRO XIV
KONKLUDO

ALDONO redakti

I PAROLADO DE BRUTUS
II PAROLADO DE ANTONIO
III PAROLADO DE D-RO ZAMENHOF
IV PAROLADO DE PROF. PRIVAT
V PAROLADO DE LA AŬTORO
INDEKSO

Recenzoj redakti

 
 La libro estas originale verkita en Esperanto; ĝi aparte konsideras la parolarton. La unua parto pritraktas lingvajn problemojn : ekesto, evoluo, formiĝo, rilatoj inter lingvo kaj penso. La dua parto estas dediĉita al elokventeco, fizikaj, intelektaj, moralaj ecoj de la oratoro, al la publiko, al la parolado mem. En la eldono troviĝas kelkaj paroladoj, inter aliaj la parolado kiun la aŭtoro eldiris dum In malferma kunsido de la 35a Universala Kongreso en Parizo. Ĉiuj ĉeestantoj certe volos ĝin relegi; la aliaj volos ĝin ekkoni. 
— Belga esperantisto n304 (apr 1951)

Eksteraj ligiloj redakti