Fasciofasciigado estas neordinara kreskoformo de planto. La koncernaj plantoj estas nomataj kombilformojkristatoj. Fascioj estis vidataj ĉe pli ol cent plantoj. Ĉiu plantparto de la radikoj, tigoj, folioj, infloreskoj, floroj ĝis fruktoj povas havi fasciojn. Ili povas aperi ĉe herbaj plantoj kaj ĉe lignaj plantoj.

floraro de arĝenta celozio (Celosia argentea var. cristata)
ŝoso de Austrocylindropuntia cylindrica
floraro de ordinara leondento (Taraxacum officinale)
ŝoso de Mammillaria geminispina
Aesculus hippocastanum 'Monstrosa', senfolia ("fascio-hipokastano"); fascie kreskanta mutacio de hipokastano

Fasciigado ofte havas grandan similecon kun diĥotoma disbranĉigo, kie la verticaj ĉeloj de unu ŝoso disigas en du ŝosoj. Ĉe la fasciigado la ĉeldivido restas nekomplete, tiel, ke la ordinare punktforma vegetala konuso plilarĝiĝas kiel liniilo. Tial la posta histo ne farĝas cilindroforme, sed beno- aŭ kombil-forme, pro la internaj streĉiteco ĝi estas ofte tordita.

Eblaj kaŭzoj de fasciigado estas damaĝoj fare de virusoj kaj bakterioj (Rhodococcus fascians), precipe de tiuj en la planto portitaj plasmidoj, fungoinfekcioj, akaroj kaj diversaj kemiaĵoj, ioniziga radio kaj spontaneaj mutacioj. Supozeble la damaĝoj ekas genetikan alternativan programon, kiu kaŭzas, ke la planto ne formas ordinarajn flankajn burĝonojn, sed praan diĥotoman disbranĉiĝon. Sed la planto ne povas komplete formi la diĥotoman disbranĉiĝan, probable, ĉar dum la evolucio ĝi perdis kelkajn genojn, tial kreiĝas fascioj.

Tiuj kristataj formoj estas relative ofte ĉe sukultento kaj nur malmulte disbranĉitaj plantoj kiel ekzemple kaktoj. La fenomeno aperas nature kaj ne malhelpas al la plantoj, kiel grandaj maljunaj ekzempleroj montras. Kultivante ilin pli bonas, se tiaj plantoj estas estas greftataj. Kelkfoje kristatoj evoluiĝis el normalaj ŝosoj. Ĉe herbaj kun mallarĝaj tigoj la fasciigado kaŭzas problemojn en la nutrado de la koncernaj planthistoj, tiel ke la la kristatoj kelkfoje fekiĝas. Ĉe kulturformoj kiel arĝenta celozio (Celosia argentea var. cristata) la kristataj floraroj estas heredaj kaj estas tenataj pere de la bredado.

Ĉe la floraro de taraksako fasciigado aperas relative ofte.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Gordon Douglas Rowley: Teratopia: The World of Cristate and Variegated Succulents. Cactus & Co, 2006, ISBN 978-88-95018-08-9.
  • Marc C. Albertsen, et al.: Genetics and Comparative Growth Morphology of Fasciation in Soybeans (Glycine max [L.] Merr.). Botanical Gazette 144(2): 263-275, 1983.
  • A. A. Sinjushin, S. A. Gostimsky: Fasciation in pea: Basic principles of morphogenesis. Russian Journal of Developmental Biology 37(6): 375-381, 2006.
  • W. Starke: Entwicklung und Stabilisierung von Cristaten. KuaS 20(3): 83, 1985.
  • D. Waldeis: Astrophytum myriostigma-Cristate mit über 250 Rippen. KuaS 46(2): 50, 1995.
  • N. Boke, R. Ross: Fasciation and dichotomous branching in Echinocereus (Cactaceae). American Journal of Botany 65(5): 522 – 530, 1978.

Eksteraj ligiloj redakti