Fazekasboda [fazekaŝboda], germane Boden, kroate Bodica estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Pécsvárad. En la loknomo fazekas signifas hungare: potfaristo.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Fazekasboda situas sur deklivoj, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la kuprepoko, baldaŭe romianoj kaj avaroj vivis tie. La unua skriba mencio devenis el 1220 tiam apartenanta al abatejo de Pécsvárad. La komunumo senhomiĝis nur fine de regado de la turkoj post la mezepoko. En 1720 germanoj refondis la vilaĝon. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. En 2001 la germanoj estis 14 %.

En Fazekasboda migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti