Limpach BE

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Feld (Limpach))
- La mallongigo BE en Limpach BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Limpach..

Limpach (prononcu limpaĥ) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Fraubrunnen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 329 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Limpach
Blazono de Limpach
Blazono de Limpach
Blazono de Limpach
Limpach
Limpach
Limpach kun preĝejo
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Fraubrunnen
Koordinatoj  47° 6′ 31″ N 7° 29′ 38″ O / 47.10861 °N, 7.49389 °O / 47.10861; 7.49389 (mapo)Koordinatoj: 47° 6′ 31″ N 7° 29′ 38″ O / 47.10861 °N, 7.49389 °O / 47.10861; 7.49389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 329
Areo 4,45 km²
Alteco 473 m super marnivelo
Poŝtkodo 3317
Komunumkodo 0542
Mapo de Limpach
Mapo de Limpach
Mapo de Limpach
vdr

Geografio redakti

Limpas situas ĉe la suda flanko de la Valo de Limpach, norde de la altebenaĵo de Rapperswil, proksimume 14 kilometrojn norde de la federacia urbo Berno kaj 12 kilometrojn sudokcidente de Soloturno. La nordan limon de la komunumo formas la rivereto Limpach, kiu samtempe estas la kantona limo inter Berno kaj Soloturno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Limpach kaj la setlejoj Feld, Moosgass kaj Voriholz, kaj diversaj izolitaj bienoj. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,45 km², de kiuj 21,8% estas kovritaj de arbaro, 70,3% servas por agrikulturo kaj 7,4% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Limpach limas en nordo al Buchegg (SO), en nordoriento al Bätterkinden, en oriento al Schalunen, en sudo al Büren zum Hof, en okcidento al Mülchi, kaj en nordokcidento al Unterramsern.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas de oriento al okcidento la kantona ĉefvojo n-ro 251 de Bätterkinden tra Messen al Rapperswil, kiu en la vilaĝocentro kruciĝas kun flanka vojo de Fraubrunnen al Aetigkofen. Per poŝtaŭtolinio de Bätterkinden al Messen la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Limpach datiĝas el la jaro 1276 jam en ĝia aktuala formo Limpach. Dum mezepoko Limpach apartenis al la Monaĥejo Fraubrunnen. Post la reformacio ĝi estis integrita al la berna Voktejo Fraubrunnen. La alta jurisdikcio apartenis al la Grafoj de Kiburgo kaj transiris en la jaro 1406 al Berno. Tribunalejo estis la kampara tribunalo de Zollikofen. En la jaro 1803 Limpach estis atribuita al la distrikto Fraubrunnen, kaj ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi apartenas al la administra distrikto Berno-Mezlando.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti