Felix Johann Albrecht Mylius

Felix Johann Albrecht MYLIUS (ankaŭ: Felix Johann Albrecht Müller; naskiĝinta en 1717 en Regensburg, mortinta la 11-an de julio 1792 en Sondershausen) estis germana juristo.

Felix Johann Albrecht Mylius
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1717 (1717-01-01)
Morto 11-an de julio 1792 (1792-07-11) (75-jara)
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Felix Johann Albrecht Mylius estis la filo de la ratisbona konsiliano Johann Ludwig Mylius havante ankoraŭ fratron kaj du fratinojn. Li frekventis la Gymnasium Poeticum en sia naskiĝurbo por kio li trejnitis intensege fare de la patro en la latina lingvo. Baldaŭ li regis ĝin kvazaŭ ĝi estu la gepatra. Malgraŭ la morto de la patro enfamilia stipendio ebligis al li studon de ok jaroj pri jurscienco ĉe la universitatoj de Altdorf kaj de Jena. Poste li revenis al Ratisbono kie li estis - senlabora. Danke al rekomendo fare de grafo Gustav Adolf von Gotter, kun kiu amikiĝis, li proponitis por militjuĝejo en prusia regimento. Dum la vojaĝo al Prusio li prenis itineron tra Sondershausen por trafi tie la princon Henriko la 35-a (Schwarzburg-Sondershausen) kiun konis liaj gepatroj. Mylius esperis povi deĵori en Sondershausen, sed la princo tiumomente povus oferti nur advokatan postenon.

Tiu post mallonga tempo evidentiĝis lukra afero; krome Mylius venkis en proceso dum kiu la vidvino de la kontraŭulo elektis lin tutoro. Inter la paperoj de la edzo troviĝis aktoj koncernantaj familiaĵojn de princo Aŭgusto la 1-a (Schwarzburg-Sondershausen), fratro de la poste reginta princo Henriko la 35-a. Mylius do informis Henrikon prie kiu ebligis konatiĝon bonan kun Henriko kiu baldaŭ dungis lin kiel sekretario kaj akompanonto de la du filoj sendotaj en 1749 je Collegium Carolinum al Braunschweig, je teknika altlernejo. Kelkajn jrojn post ilia reveno la pli maljuna Kristiano Guntero la 3-a ekregis (1758) kaj nomumis Mylius kortega kaj konsistoria konsilisto.

En 1760 lia amiko el brunsvikaj tempoj, la kortega ĉefpredikisto Nikolaus Dietrich Giseke el Quedlinburg promociitis je superintendanto en Sondershausen. Vokon je prezidanteco de spirita ministerio en Frankfurto ĉe Majno Giseke, post persvadoj mylius-aj, ne elaŭdis. Ĉar li mortis nur du jarojn poste Mylius estante plena de malbona konscienco decidis pagi al la vidvino kaj la filoj regule certan monsumon. Liaj apogiloj malfermis al ĉiuj kvar filoj la studentecon.

Mylius ankaŭ filologis tradukante verkojn de romiaj verkistoj: de Vergilio, Ovidio, Horaco, Juvenalo kaj Aulus Persius Flaccus.

LiteraturoRedakti

  • Felix Johann Albrecht Müller ĉe Friedrich Schlichtegroll: Nekrolog auf das Jahr 1792 enthaltend Nachrichten von dem Leben merkwürdiger in diesem Jahre verstorbener Deutscher. Gotha, Perthes 1793.