Ferdinand Höfer

Johann Christian Ferdinand HÖFER (naskiĝinta la 21-an de aprilo 1811 en Döschnitz, mortinta la 4-an de majo 1878 en Brunoy) estis germana-franca verkisto, kuracisto kaj pedagogo.

Ferdinand Höfer
Ferdinand Hoefer.png
Persona informo
Jean-Chrétien-Ferdinand Hœfer
Naskonomo Johann Christian Ferdinand Höfer
Naskiĝo 21-an de aprilo 1811 (1811-04-21)
en Döschnitz
Morto 1-an de majo 1878 (1878-05-01) (67-jara)
en Brunoy
Lingvoj franca [#]
Ŝtataneco FrancioGermanio [#]
Alma mater Faculté de médecine de Paris [#]
Profesio
Okupo vortaristo • historiistokuracisto [#]
Verkado
Verkoj Nouvelle Biographie Générale [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Höfer estis la filo de Johann Nicolaus Höfer, komizo de oleaĵoj kaj de Susanne Margarethe Oberländer, filino de forĝisto. Post finitaj gimnaziaj studoj kaj vojaĝoj tra Germanujo, Nederlando, Belgio kaj Norda Francio, li aliĝis voluntule en Marseille en 1830 al kampanjo kontraŭturka por okupadi Peloponeson; li ĉiam revis pri iumaniera atingo de la Proksima Oriento. La celo veni ĝis Konstantinoplo tamen ne realiĝis. Do en 1831 li iĝis instruisto en Meza Franclando por la lingvoj helena, germana, angla kaj itala. Ekde 1834 li loĝis en la franca ĉefurbo.

Laŭ komisio de la kulturfilozofo Victor Cousin li faris diversajn tradukojn (ekz. de aĵoj de Aristotelo, Diodoro Sicila, Abelardo, Immanuel Kant, Alexander von Humboldt, Jöns Jacob Berzelius) kaj eĉ fariĝis ties sekretario. Post rompiĝo deĵorkontrakta ĉe Cousin li laboris kiel ĵurnalisto kaj tradukisto antaŭ ekstudo de fiziko, ĥemio kaj medicino. Sekve li deĵoris kuraciste en Parizo. Por la franca registaro li plurfoje estis en Germanujo por studi la tiean publikan medicinan sistemon kaj raporti prie. En 1851 li transprenis la ĉefredaktadon por la enciklopedio biografia »Nouvelle Biographie générale« (1851–66, 46 vol.), por kiu li mem kontribuis ne malmulton. Krome li ĉiam strebis disponigi la artikolojn kiel eble plej klare kaj kompakte.

Krome li publikigis »Histoire de la chimie« (1842–43, 2 vol.; dua eldono en 1869; kun tradukoj en multajn lingvojn); »Dictionnaire de chimie et de physique« (1846, tria eldono 1857); »Dictionnaire de médecine pratique« (1847); »Dictionnaire de botanique« (1850); »La Chaldée, Afrique australe etc.« (1848); »L'homme devant ses œuvres« (sub la pseŭdonimo Jean l'Hermite, 1872, kvazaŭ la krono de liaj sciencaj laboroj) kaj historion de astronomio, botaniko kaj zoologio (1873).

FontoRedakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 9. Leipzig 1907, p. 416 (ĉi tie interrete)

Eksteraj ligilojRedakti