Ferenc Forgó
Ferenc Forgó [forgO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Forgó Ferenc estis hungara matematikisto pri teorio de ludoj kaj matematika programado, altlerneja instruisto.
Ferenc Forgó | |
---|---|
Ferenc Forgó | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de aprilo 1942 (82-jaraĝa) en Pécs |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Corvinus de Budapeŝto • Universitato de Suda Kalifornio • Gymnasium of Cistercian Order of the Louis the Great |
Okupo | |
Okupo | matematikisto • ekonomikisto • universitata instruisto |
Ferenc Forgó[1] naskiĝis la 16-an de aprilo 1942 en Pécs.
Biografio redakti
Ferenc Forgó maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Universitato Károly Marx en 1965. Post la diplomo li instruis en la universitato kiel asistanto 1965–1969, lektoro 1970–1975, docento 1976–1990, profesoro 1991–2012. Interrompe en 1970 li pasigis jaron en la Universitato de Suda Kalifornio. Inter 1989–1995 li estis ankaŭ institutestro, inter 1996-2000 katedrestro. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1974, li doktoriĝis (DSc) en 2015 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia edzino naskis 2 gefilojn en 1968 kaj 1969. Li ricevis premiojn inter 1998 - 2015.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Egészszámú programozási feladatok néhány transzformációja (1974)
- Einführung in die Spieltheorie (kunaŭtoro, 1983)
- Introduction to the theory of games: Concepts, methods, applications (kunaŭtoro, 1999)
- Az L-Nash megoldás implementációjáról kétszemélyes alkuproblémák esetén (2006)
- Measuring the power of soft correlated equilibrium in 2-facility simple non-increasing linear congestion games (2014)
- On Random Symmetric Bimatrix Games (kunaŭtoro, 2020)
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM119079;jsessionid=A7AF52F01E2E36621403B9CD4806276C hungarlingva datenaro de muzeo