Ferenc József Debály

Ferenc József Debály [jOĵef debAli], laŭ hungarlingve kutima nomordo Debály Ferenc József, en hispana lingvoteritorio Francisco José Debali estis hungardevena urugvajana komponisto, dirigento, hobojisto.

Ferenc József Debály
Ferenc József Debály
Ferenc József Debály
Persona informo
Naskiĝo 26-an de julio 1791 (1791-07-26)
en Chinteni
Morto 13-an de januaro 1859 (1859-01-13) (67-jaraĝa)
en Asunciono
Lingvoj hispana
Ŝtataneco HungarioUrugvajo
Okupo
Okupo dirigentokomponisto
Verkoj Paraguayos, República o muerte
National Anthem of Uruguay
vdr
Ferenc József Debály kun la himno

Ferenc József Debály [1] naskiĝis la 26-an de julio 1791 (pri la naskiĝloko estas dubaj informoj), li mortis la 13-an de januaro 1859 en Montevideo.

Biografio redakti

Ferenc József Debály post la plenkreskiĝo soldatiĝis en la Habsburga Imperio, kie li estis armeo muzikisto. En 1820 li civiliĝis kaj lernis muzikon en Lejpcigo kaj Vieno, poste li estis armea dirigento de Regno de Sardio. Li edziĝis en Ĝenovo, baldaŭ li havis 6 gefilojn. En 1838 la familio ŝipvojaĝis al Brazilo, poste tuj al Montevideo. Debály aliĝis al la armea orkestro. Tiutempe li konatiĝis kun Giuseppe Garibaldi. Debály komponis patriotan kanton en 1839, poste eĉ himnon de Urugvajo, li iĝis vaste konata tutlande. Li estis dirigento en teatro inter 1841 - 1848.

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • himno de Urugvajo (1838 aŭ 1839; la plej longa himno de la mondo (5 minutoj))
  • himno de Paragvajo (1845)
  • resume li komponis 143 muzikaĵojn

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-05-17. Alirita 2019-05-17.