Ferenc Kocsis
Ferenc Kocsis [koĉiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kocsis Ferenc estas hungara luktisto en klasik-stila luktado, olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono, trejnisto.
Ferenc Kocsis | |
---|---|
Ferenc Kocsis maldekstre en 1980 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de julio 1953 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | amatora luktisto • sporta trejnisto |
Ferenc Kocsis[1] naskiĝis la 8-an de julio 1953 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Ferenc Kocsis akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1986 kaj pli karan en 1991. Li edziĝis en 1988. Li ricevis signifan ŝtatan premion en 1992.
Sporta kariero redakti
Ferenc Kocsis inter 1964-1984 estis luktisto en ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono okfoje inter 1973-1981, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1973-1984. Liaj plej gravaj trejnistoj estis Ferenc Kiss (luktisto) kaj Csaba Hegedűs. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1980 kun ora medalo, krome en mondĉampionumo li estis la unua en 1979. Li estis ankaŭ kvarfoje eŭropa ĉampiono inter 1978-1983. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1984, poste li estis trejnisto enlande.