Ferenc Kölcsey

(Alidirektita el Ferenc Kolcsey)

KÖLCSEY Ferenc [FErenc KOelĉei] estis hungara poeto, studverkisto, politikisto naskiĝinta la 8-an de aŭgusto 1790 en vilaĝo Sződemeter (nun rumane Săuca), Hungario kaj mortinta la 24-an de aŭgusto 1838 en vilaĝo Cseke, Szatmárcseke, Hungario.

Ferenc Kölcsey
Persona informo
Kölcsey Ferenc
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1790 (1790-08-08)
en Sződemeter (nun rumane Săuca)
Morto 24-an de aŭgusto 1838 (1838-08-24) (48-jaraĝa)
en Szatmárcseke
Tombo Szatmárcseke Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Habsburga monarkio
Aŭstra imperio
Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Ferenc Kölcsey
Familio
Dinastio Kölcsey Family vd
Parencoj Clementina Katona () Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
literaturkritikisto
verkisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Hungara literaturo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Departemento Sătmar vd
Verkado
Verkoj Hungara nacia himno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Boigrafio

redakti

Inter 1796 kaj 1809 Ferenc Kölcsey lernis en la kolegio de Debreceno. De 1810 li estis juropraktikanto en Pest. Tie li ligis dumvivan amikecon kun Pál Szemere. En 1812 li loksidiĝis en komunumo Álmosd, poste en 1815 en Cseke, kie li devis mastrumadi. En 1817 inter la monatoj januaro kaj aprilo vivis en Pest. Tiam aperigis li en la revuo Tudományos Gyűjtemény siajn kritikojn pri la poemoj de Mihály Csokonai Vitéz kaj Dániel Berzsenyi, kiuj aprezis erare iliajn verkojn. En 1823 li verkis la Himnusz, al kiu en 1844 Ferenc Erkel komponis muzikon kaj tiu fariĝis la Hungara nacia himno. La tago de 22-a de januaro, en kiu li finis la verkadon de la poemo estas deklarita de 1991 ĉiujare la tago de la hungara kulturo. Ekde de decembro de 1832 ĝis februaro de 1835 li partoprenis en Poĵonjo en la landkunveno, kaj li fariĝis unu el la gvidintoj de la reformopozicio. Li estis unu el la fondintoj de Societo Kisfaludy. Tiutempe li ofte kontribuis en Athenaeum (revuo). En siaj paroladoj li postulis la liberecon de religio, la oficialigon de la hungara lingvo kaj la liberigon de servutuloj. En februaro de 1835 li reiris al Cseke. Krom poemoj li verkis ankaŭ studojn kaj tradukis.

Ĉefaj prozaj verkoj

redakti
  • Nemzeti hagymányok, 1823.
  • Országgyűlési napló, aperis en 1848, kritika eldono en 2000.
  • Parainesis Kölcsey Kálmánhoz, 1837.

En Esperanto aperis

redakti

Bibliografio

redakti
  • Rohonyi Zoltán: Kölcsey Ferenc életműve. Kolozsvár, 1975.
  • Szentimrei Jenő: Ferenc tekintetes úr (Biografia romano).

Eksteraj ligiloj

redakti