Álmosd [Almoŝd] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en Distrikto Nyíradony. Álmos signifas dormema aŭ vidinte sonĝon, sed estas ankaŭ historia baptonomo kaj Álmos estis hungara tribestro.

Fresko pri batalo en Álmosd fare de István Kurucz D.
Preĝejo en Álmosd

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Álmosd situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, ĉe la hungara-rumana landlimo sen limpasejo. Létavértes estas proksime.

Historio redakti

La unua mencio devenis pri la komunumo el 1261. En 1604 Stefano Bocskay kun la hajdukoj venkis armeon de aŭstra Basta. En la vilaĝo vivis Ferenc Kölcsey inter 1812-1815. En 1919 la rumanoj okupis ankaŭ tiu ĉi vilaĝon.

Apud la vilaĝo akvorezervujo (lago) troviĝas. Vidindaĵoj estas kalvinana preĝejo (Álmosd) kaj grekokatolika preĝejo kaj baroka pastrejo el la 18-a jarcento.

Vilaĝservoj estas poŝto, infanĝardeno, lernejo, biblioteko.

Famuloj redakti

En Álmosd naskiĝis: