Kalvinana preĝejo (Álmosd)

La Kalvinana preĝejo estas Monumento historia (ankaŭ la defenda muro) en vilaĝo Álmosd (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Álmosd
Kalvinana preĝejo en Álmosd
Kalvinana preĝejo en Álmosd
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Álmosd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Hajdú-Bihar
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko (suba parto); turo (klasikismo)
Konstruado
Specifo
Alto 36 m (turo)
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Supozeble la katolika kirko estis konstruita en tiu loko en la 13-a jarcento. Depost 1552 defenda muro el brikoj estis konstruita ĉirkaŭ la kirko fare de István Dobó. La muro apartenis al la defenda linio de Várad. En nekonata jaro la kirko kalviniĝis. En 1751 oni konstruis lignan preĝejturon, sed li estis ŝanĝita al klasikisma ŝtonturo en 1824. Intertempe en 1805 kaj inter 1822-1824 trakonstruaj laboroj okazis. Inter 1872-1882 la interna parto estis trakonstruita konforma al la kalvinismo. En 1910 muzeologoj komencis esplori la preĝejon, sed pro la 1-a mondmilito tio ne estis finita.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola en la preĝeja korto ĉirkauita per muro. La turo estas kvadrata kaj plene reliefas en la fasado. Sub la kirko estas suba parto en la kela nivelo, sed la enirejo estas entombigita. Ankaŭ nun mankas la arkeologia esploro.

Fontoj redakti