Ferenc Komlóssy (pentristo)

Ferenc Komlóssy [komlOŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Komlóssy Ferenc Xavér Károly estis hungara bidermajra pentristo, altlerneja instruisto.

Ferenc Komlóssy
Ferenc Komlóssy
Ferenc Komlóssy
Persona informo
Naskonomo Komlóssy Ferenc Xavér Károly
Naskiĝo 17-an de decembro 1817 (1817-12-17)
en Timișoara
Morto 14-an de julio 1892 (1892-07-14) (74-jaraĝa)
en Vieno
Mortokialo plena kadukiĝo
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Aŭstra imperioHungario
Familio
Edz(in)o Johanna Catharina Bousifet de Moricourt
Infanoj Irma Komlosy • Ede Komlosy • Franz Komlósy
Okupo
Okupo pentristo • scienca ilustristo
vdr

Ferenc Komlóssy [1] naskiĝis la 17-an de decembro 1817 en Temeŝvaro (Banato, Habsburga Imperio, nuntempa Timișoara en Rumanio), li mortis la 14-an de julio 1892 en Vieno (Aŭstrio-Hungario).

Biografio redakti

Ferenc Komlóssy pentradis tre june, postrestis akvarelo en aĝo 12. Li lernis pentradon en sia naskiĝurbo, poste li estis migranta pentristo. Li studis en privata pentrolernejo de Ferdinand Georg Waldmüller kaj en Akademio de Belartoj de Vieno inter 1839-1845. Post siaj studoj li iris al Pest (urbo), kie li partoprenis en fondo de la unua hungara arta asocio, poste al Banato. En 1847 li edziĝis, baldaŭ ŝi havis 3 filinojn. Dum la Hungara revolucio de 1848 la serbaj libertaĉmentoj atakis lin, lia havaĵo estis detruita. En 1852 li ekinstruis en privata akademio de Jakab Marastoni, sed stilo de lia kaj Marastoni grandparte diferencis, tial Marastoni forigis lin. Komlóssy logis disĉiplojn el la akademio kaj instruis ilin en la privata loĝejo. Komlóssy akiris permeson por instrui, tamen en 1854 li hejmenvenis al Banato. En 1861 li havis privatan pentrolernejon en Temeŝvaro. Post 4 jaroj li translokiĝis al Vieno, sed ankaŭ tie li ne povis vivteni sin el pentrado. En 1887 li instruis en majstrolernejo de Gyula Benczúr. Post 2 jaroj li malsaniĝis. Li pentradis ĝenrojn kaj aĵpentraĵojn.

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Cigányfalu Olaszországban (1847)
  • Thüringi erdőrészlet
  • Tengeri táj
  • Vízesés
  • Tivoli vízesés szerelmesekkel
  • "Rózsa album" (1868, kolora litografia albumo, altvalora ankaŭ por botanikistoj)
  • Játszó gyermekei (1887, premiita pentraĵo)

Fontoj redakti