Ferenc Kovács (politikisto)

Ferenc Kovács [kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Ferenc estis hungara politikisto, juristo, mecenato, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1895). Ferenc Kovács [1] naskiĝis la 11-an de majo 1823 en Hódmezővásárhely. Li mortis la 5-an de aŭgusto 1895 en Tiszafüred.

Ferenc Kovács
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1823 (1823-05-11)
en Hódmezővásárhely
Morto 5-an de aŭgusto 1895 (1895-08-05) (72-jaraĝa)
en Tiszafüred
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Reformed College of Debrecen
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Biografio redakti

Ferenc Kovács frekventis lernejon en sia naskiĝurbo, poste li lernis juron en Debrecen inter 1839-1842. En 1843 li partoprenis en la parlamenta laboro kiel helpanto de Gábor Klauzál. En 1845 li ricevis postenon "honora notario" en la ŝtata administrado de Csongrád (historia departemento), sed en la sekva jaro li abdikis kaj okupiĝis pri sia bieno. Tiun laboron li interrompis dum la revolucio en 1848, kiam li denove havis laboron en la departementa administrado. En 1860 li estis elektita departementa ĉefnotario kaj li partoprenis en la nova parlamento en 1861, kie li estis fidelulo de Ferenc Deák. Inter 18811884 li denove estis parlamenta deputito. Spite la tutlandan politikon li strebis por evoluo de sia naskiĝurbo kun financaj helpoj. Li ne havanta idojn, tial orfejo, lernejo ktp heredis liajn riĉaĵojn.

Ĉeferko redakti

  • Az 1843–44-iki évi magyar országyűlési alsó tábla üléseinek naplója I–VI. (1893–1894)

Fontoj redakti