Ferenc Kovács (verkisto)

KOVÁCS Ferenc, S. Kovács (kova:ĉ) estis hungara romanverkisto, folkloristo, ĵurnalisto naskita en Temeŝvaro la 15-an de septembro 1907 kaj mortinta en Arado la 10-an de aŭgusto 1959.

Ferenc Kovács
Persona informo
Naskiĝo 15-an de septembro 1907 (1907-09-15)
en Timișoara
Morto 10-an de aŭgusto 1959 (1959-08-10) (51-jaraĝa)
en Arad
Profesio
Okupo ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vdr

Kariero

redakti

Kovács Ferenc la mezlernejon finis en sia naskiĝurbo, en Odorheiu Secuiesc kaj en Budapest (1926). Li estis kunlaborinto de gazeto Déli Hírlap, poste de Magyar Újság de Temeŝvaro. En 1933 li translokiĝis Budapeŝton, kie li estis kunlaborinto de la gazeto Független Szemle. Li doktoriĝis pri ŝtatscienco en la Universitato de Segedo (1940). Reveninte Rumanion en 1945 li vivis en Temesvár, poste en Arad. Li instruis hungaran lingvon kaj literaturon en la ĝenerala lernejo de Kisiratos (1949-55).

Verkoj

redakti
  • Kondor Tamás karrierje Budapesten, romano, (1935);
  • Jacht-tea a Británniában, romano (1936);
  • Iratosi kertek alatt, folklorkolektaĵo (1958);
  • Aradvégi magyar népköltészet, folklorkolektaĵo en manuskripto.