Ferenc Kováts (historiisto)

Ferenc Kováts [kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kováts Ferenc estis hungara historiisto, ekonomikisto, profesoro, botanikisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1923).

Ferenc Kováts
Persona informo
Naskonomo Kováts Ferenc György
Naskiĝo 15-an de marto 1873 (1873-03-15)
en Bratislavo
Morto 26-an de oktobro 1956 (1956-10-26) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Francisko-Jozefo
Okupo
Okupo ekonomikisto • ekonomia historiisto • botanikisto
vdr

Ferenc Kováts [1] naskiĝis la 15-an de marto 1873 en Hungara reĝlando, en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 26-an de oktobro 1956 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ferenc Kováts frekventis universitatojn en sia naskiĝurbo, poste en Breslau, fine en Universitato Kolozsvár. Li ekinstruis en Pozsony [Poĵonj] en la universitato en 1903. Post la 1-a mondmilito li pluinstruis jam en Budapeŝto, poste en Szeged. En universitato de Szeged li estis katedrestro kaj rektoro. Inter 1934-1944 li instruis en universitato de Budapeŝto kiel ordinara profesoro, poste li pensiuliĝis. Li okupiĝis precipe pri historio de mezepoka Hungarlando, ekonomio pri Hungario, se ne paroli pri botaniko. Li ricevis premiojn en 195.

Verkaro (elekto) redakti

  • Városi adózás a középkorban (Urba impostado dum la mezepoko), (1900)
  • Handelsverbindungen zwischen Köln und Pressburg (Pozsony) in Spätmittelalter (1914)
  • A magyar arany világtörténeti jelentősége (1923)
  • Egyház és városgazdaság a középkorban (Eklezio kaj urbekonomio en la mezepoko), (1934)
  • Magyar gazdaságtörténet: Általános gazdaságtörténeti ismeretek és Magyarország gazdaságtörténete (1940)

Fontoj redakti