Ferenc Lesenyi [leŝenji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lesenyi Ferenc estis hungara inĝeniero, profesoro.

Ferenc Lesenyi
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1887 (1887-04-28)
en Hliník nad Hronom
Morto 6-an de septembro 1962 (1962-09-06) (75-jaraĝa)
en Sopron
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Akademio de SelmecTeknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo forestry engineer • universitata instruisto
vdr

Ferenc Lesenyi [1] Arkivigite je 2016-12-01 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 28-an de aprilo 1887 en Hungara reĝlando en Geletnek (nuntempa Hliník nad Hronom en Slovakio), li mortis la 6-an de septembro 1962 en Sopron.

Biografio redakti

Ferenc Lesenyi abiturientis en Kolozsvár, poste li studis en Akademio de Selmec inter 1905-1909. Li faris la kutimajn praktikajn laborojn en ĉirkaŭaĵoj de Selmecbánya kaj Kolozsvár, poste li akiris diplomon en 1912. Li komencis labori en Görgényszentimre, poste en Beszterce. En 1917 li havis postenon en la agrikultura ministerio. Li plulernis en Reĝa Teknikuniversitato palatino József, en 1923 li estis nomumita eksterordinara profesoro en Minada kaj Arbarkultura Altlernejo (Sopron). En 1934 li atingis la instruan rangon publika ordinara profesoro. En 1951 li pensiuliĝis, tamen li instruis plu ĝis 1959.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az erdőgazdasági politikai tanszék munka tervének és céljának ismertetése (1925)
  • Die Lage der ungarischen Fortswirtschaft und das neue Fortsgesetz (1935)
  • Erdészeti jogunk kódexéhez (1942)
  • A centenárium évszázada és az erdőgazdaság (1948)
  • Erdészeti enciklopédia (Budapeŝto, 1954)
  • A Selmecbányái Erdészeti Tanintézet története, (1808—1846) (Sopron 1959)
  • Haladó erdőgazdasági törekvések a két világháború közötti korban (1962)

Fontoj redakti