Ferenc Ligetvári, laŭ hungarlingve kutima nomordo Ligetvári Ferenc estas hungara politikisto, ministro, inĝeniero, agronomo.

Ferenc Ligetvári
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1941 (1941-01-20) (83-jaraĝa)
en Veszprém
Ŝtataneco Hungario
Alma mater University of Horticulture and Food Industry • Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo politikistoPejzaĝarkitekto
vdr

Ferenc Ligetvári [1] naskiĝis la 20-an de januaro 1941 en Veszprém (urbo).

Biografio redakti

Ferenc Ligetvári abiturientis en 1959, poste li laboris 2 jarojn. Li frekventis ĝardenistan altlernejon inter 1961 kaj 1966, ankaŭ Teknikan kaj Ekonomian Universitaton en Budapeŝto inter 1970 kaj 1973. Post la unua diplomo li havis postenon en Universitato en Keszthely, kie post jaroj li ricevis la instruan rangon docento. En 1984 li doktoriĝis kaj kandidatiĝis, en 1996 li doktoriĝis antaŭ Hungara Scienca Akademio. Ekde 1994 li instruis plu en altlernejo de Szarvas, sed li estis ankaŭ direktoro. En 1996 li profesoriĝis. Ekde 2003 li instruas en Gödöllő, kie li estis foje katedrestro, foje vicrektoro. En 2007 li ricevis premion. Li okupiĝas ĉefe pri akvumado.

En 1989 li aliĝis al la socialistoj, sed post 3 jaroj li aliĝis al la etbienuloj. Li estis ministro pri medio en 2000 en Unua Kabineto Orbán nur 4 monatojn, ĉar li estis akre kritikita pro la socialista membreco.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Kultúrtechnika (1971)
  • Vízgazdálkodás (1984)
  • Novel method for scheduling irrigation in maze (1992)
  • Irrigation water management transfer in countries with transition economy (2005)

Fontoj redakti