Ferenc Mayerffy [majerfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Mayerffy Xavér Ferenc estis hungara bierfaristo, vitisto. Lia familia nomo estis Mayer ĝis 1796, ĝuste tiam li ricevis nobelecon.

Ferenc Mayerffy
Ferenc Mayerffy
Ferenc Mayerffy
Persona informo
Naskiĝo 1776
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 7-an de septembro 1845
en Hungario urbo Pest
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo agronomo
vdr

Ferenc Mayerffy[1] naskiĝis en 1776 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 7-an de septembro 1845 same urbo Pest.

Biografio redakti

Ferenc Mayerffy heredis profesion de la patro kaj ankaŭ li estis bierfaristo. Inter 1805-1809 li laboris en la familia bierfarejo en Buda, poste li establis bierfarejon en urbo Pest. Pli frue en 1799 li parte luis, parte aĉetis bienon en nuna loko de Pestszentlőrinc, kie li produktis plantajn konsistaĵojn de la biero. Baldaŭ li havis bienojn en diversaj lokoj. Li plantis ankaŭ vitojn kaj persikarbojn. Li bredadis ĉevalojn kaj aliajn bestojn. En 1814 Francisko la 1-a (Aŭstrio), Frederiko Vilhelmo la 3-a (Prusio) kaj Aleksandro la 1-a (Rusio) kune vizitis imponan bienon de Mayerffy. Li estis ne nur riĉa, sed ankaŭ bonkora, li donacis sumojn ekzemple Hungara Scienca Akademio, Hungara Teatro, senhejmuloj pro inundo de Danubo (1838). Li apartenis al amika rondo de István Széchenyi. Li edziĝis dufoje.

Memorigiloj redakti

Tiu areo, kie kuŝas Internacia Flughaveno Budapeŝto de Ferenc Liszt havas la nomon "Ferihegy". Ene Feri estas karesnomo de Francisko, ja iam tie estis bieno de Ferenc Mayerffy.

Fontoj redakti

Referencoj redakti