Ferenc Poór, laŭ hungarlingve kutima nomordo Poór Ferenc estis hungara kuracisto, profesoro, haŭtkuracisto. Lia patro Imre Poór estis same haŭtkuracisto.

Ferenc Poór [1] naskiĝis la 29-an de septembro 1871 en Budapeŝto. Li mortis la 26-an de aprilo 1936 en Szeged.

Biografio redakti

Ferenc Poór frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1897. Post siaj studoj li laboris en diversaj klinikoj de Budapeŝto kaj Berlino. En 1905 li laboris en hospitalo, post 2 jaroj habilitiĝo okazis. En 1910 li estis nomumita ĉefkuracisto de Malsanulejo Rókus, post 7 jaroj li estis ĉefkuracisto de alia hospitalo. En 1918 li ricevis la rangon ĉefkonsilisto. Inter 1923 kaj 1936 li estis katedrestro kaj klinikestro en Scienca Universitato Ferenc József. Li okupiĝis la plej ofte pri la sifiliso.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A syphilis kórtana és gyógyítása (Bp., 1914)
  • Dermatológia (1922)
  • Az orvosi gondolkodás fordulójáról (1931)

Fontoj redakti