Ferenc Sümeghy
Ferenc Sümeghy [ŝumegi], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj plennome Sümeghy Ferenc Imre estis hungara nobela juĝisto, parlamenta deputito, bienulo. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis lovászi [lovAsi] kaj szentmargitai [sentmargitai].
Ferenc Sümeghy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de oktobro 1819 en Söjtör |
Morto | 13-an de majo 1869 (49-jaraĝa) en Söjtör |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Ferenc Sümeghy[1] naskiĝis la 19-an de oktobro 1819 en Söjtör, li mortis la 26-an de aprilo 1869 en Söjtör.
Biografio
redaktiFerenc Sümeghy maturiĝis en gimnazio en Nagykanizsa, poste li studis en Szombathely, fine li akiris juran diplomon en Jura Akademio (Győr) en 1838. Post siaj studoj li estis nobela juĝisto en Nagykanizsa, ekde 1844 jam en pli alta rango. Dum la hungara revolucio de 1848 li gvidis armean taĉmenton. Post fiasko de la revolucio-liberecbatalo (1849) li daŭre apogis politikon de Ferenc Deák. Li estis parlamentano dum la mallonga sesio en 1861, poste inter 1865-1869. Li edziĝis en 1848, lia edzino naskis 3 filinojn inter 1849-1957.