Ferenc Tarján, laŭ hungarlingve kutima nomordo Tarján Ferenc estis hungara instruisto, inventisto.

Ferenc Tarján
Persona informo
Naskiĝo 4-an de novembro 1895 (1895-11-04)
en Budapeŝto
Morto 28-an de novembro 1956 (1956-11-28) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo inventisto
vdr

Ferenc Tarján [1] naskiĝis la 4-an de novembro 1895 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de novembro 1956 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ferenc Tarján akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post siaj studoj li instruis matematikon kaj fizikon en diversaj gimnazioj kaj aliaj lernejoj. Libertempe li okupiĝis pri teknikaj inventaĵoj. En Budapeŝto li mem havis la unuan radioaparaton. En 1924 li aranĝis la unuan transsendon el la Muzikakademio. Li patentis sonprenilon por diskludiloj. En 1929 li prezentis en Berlino koloran filmon nomatan „Colorophon”. En la sekva jaro li prezentis stereofilmon ("Plasticophon"), kiun povis vidi per okulvitro kun ruĝa kaj verda lensoj. En la 1930-aj jaroj li kreis parolan maŝinhomon, kiu donis informojn en vendejego en Budapeŝto. En 1948 li pensiuliĝis, sed en 1953 li inventis stereotelevizion per spegulo. En 1957 li estis nomumita postmorta kandidato.

Elektitaj libroj redakti

  • Hogyan születik a találmány (Kiel naskiĝas la inventaĵo?), (1935)
  • Feltalálók műhelytitkai (1942)
  • Új találmányok és felfedezések lexikona (Leksikono de novaj inventaĵoj kaj malkovroj), (1947)

Fontoj redakti