Ferenc Vámossy [vAmoŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vámossy Ferenc estis hungara arkitekturhistoriisto, arkitekto, altlerneja instruisto.

Ferenc Vámossy
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1930 (1930-10-30)
en Szeged
Morto 10-an de aprilo 2020 (2020-04-10) (89-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Ferenc Vámossy[1] naskiĝis la 30-an de oktobro 1930 en Szeged, li mortis la 10-an de aprilo 2020.

Biografio redakti

Ferenc Vámossy akiris arkitekturan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1952. Post siaj studoj li laboris en ŝtataj entreprenoj, poste ekde 1957 ĝis la emeritiĝo li instruis en la teknikuniversitato, ekde 1963 ankaŭ en Arta Altlernejo Moholy-Nagy. En 1965 li doktoriĝis en la teknikuniversitato, en 1968 li akiris filozofian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös. En 1984 li kandidatiĝis, en 1999 doktoriĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premiojn inter 1984-2018.

Elektitaj libroj redakti

  • A XX. század építészete (1961)
  • Korunk építészete (1975)
  • Korunk építészete. Az építészet jövője (1983)
  • Az építészeti kultúra Magyarországon (1997, kunaŭtoro)
  • Az építészet története. A Modern Mozgalom és a későmodern. (2002)
  • Közelmúltunk és az ezredforduló, 1902-2002 : építészeti kultúránk és a modernizáció kísérletei (2017)

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti