Ferula assa-foetida

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ferula assa-foetida
Ferula assa-foetida ern Uzbekio
Ferula assa-foetida ern Uzbekio
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Apialoj Apiales
Familio: Apiacoj Apiaceae
Subfamilio: Apioideae
Genro: Ferulo Ferula
Ferula assa-foetida
L. 1753
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ferula assa-foetida estas plantospecio ene de la familio de la Apiacoj (Apiaceae). La disvastigejo estas de la suda Irano, Afganio, Turkmenio, Uzbekio, okcidenta Pakistano kaj Barato.

junplantoj kaj pinataj folioj
parto de la duobla floraro-umbelo
Ferula assa-foetida. Ilustraĵo el Köhler's Medizinal-Pflanzen 1887

Vegetativaj aspektojRedakti

La planto estas multjara, monoika, monokarpa (planto, kiu nur unufoje floras kaj fruktas, antaŭ mortas) herba planto kaj atingas altecon de 1,5 ĝis 2(3) m. Ĝi formas rigidan, vertikalan kaj ĝis 10 cm dikan, kalvan, rondan, helverdan kaj sulkan tigon kun verdeca, sponga medolo (suka, kava). La planto havas grandan dikan, karnecan, longdaŭran pivotradikon. La tuta planto misodoras kaj havas malbonodoraĉan laktosukon, kio estas tialo por la lasta vorto de la scienca nomo, nome foetida, kio fakte signifas malbonodoraĉan.

La baze relative grandaj, rozedaj kaj alternestarantaj folioj havas foliingon, folitigon kaj foliplaton. La foliplato estas duoble pinata. La brilantaj, ledaj kaj malhelverdaj folietoj, estas mallarĝovoformaj kaj rondigitaj kun kompleta rando.

Generativaj aspektojRedakti

La oblongaj, multradiaj umbelaj inaj aŭ poligamaj miksseksaj floraroj estas kompaktaj kaj terminale starantaj. La unuopaj floraroj formas grandajn kugloformajn florarojn. La malsupraj umbelaj tigoj ofte havas grandajn brakteojn kun foliingoj. La floroj havas duoblan kvin-nombran perianton. La petaloj de la inaj floroj estas blankaj, la masklaj kaj la duseksaj estas flavaj. La masklaj kaj ofte sterilaj floroj havas kvin kurbajn stamenojn, kaj kurban ovarion, kiuj estas kunkreskintaj kun la florbazo.

La kromosomnombro estas 2n = 22.

ilustraĵoj el Album de la flora médico-farmacéutica é industrial, indígena y exótica, tabulo 40

TaksonomioRedakti

La unua publikigo de Ferula assa-foetida estis en 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum, 1, paĝo 248.: Ferula foetida ST.-LAG., Scorodosma foetidum BUNGE.

 
„Asa foetida“ recino kaj tinkturo
 
„Asa foetida“ pulvoro

UzadoRedakti

RikoltoRedakti

Ferulo havas en la „rizomo “ forte laŭ ajlo gustumantan rezinon. El la radikoj estas malbonodoranta laktosuko, kiun oni sekigas sub la suno. La rikolto de la suko daŭras 2 ĝis 3 monatojn. Oni rikoltas po ĉirkaŭ 1 kg por planto.

Kuracado kaj spicaĵoRedakti

Ferulo estas ofte uzata en Afganio, Pakistano, Irano kaj Hindujo kiel spicaĵo.

Eksteraj ligilojRedakti